kontinento, norda el Afriko, okcidenta el Azio, orienta el Norda Atlantiko
Tero > Eŭrazio > Eŭropo
Eŭropo

Eŭropo estas foje rigardata kiel kontinento, foje kiel duoninsulo. Ĝi estas tre dense loĝata kaj oni parolas tie per 209 diversaj lingvoj. Norde limigas Eŭropon Arkta Oceano, oriente montaro Uralo kaj rivero Uralo, sudoriente Kaspio kaj Nigra Maro, sude Mediteraneo kaj okcidente Atlantiko.

Granda parto de lando en Eŭropo estas kuniĝinta en politika unuo Eŭropa Unio.

Regionoj kaj landoj redakti

 MoskvoVienoMunkenoPragoFrankfurtoBudapeŝtoKrakovoBakuoAtenoIstanbuloBukareŝtoBeogradoMilanoRomoLisbonoMadridoBarcelonoMarsejloAmsterdamoKievoVarsovioBerlinoKopenhagoPeterburgoStokholmoOsloEdinburgoDublinoLondonoParizoBaltaj ŝtatojKiproMaltoKievoVarsovioKrakovoVienoBudapeŝtoBeogradoBukareŝtoAtenoIstanbuloBakuoRomoMilanoMunkenoPragoBerlinoFrankfurtoAmsterdamoParizoMarsejloBarcelonoMadridoLisbonoMoskvoPeterburgoStokholmoOsloKopenhagoLondonoDublinoEdinburgoBrita InsularoFrancioBeneluksoIbera duoninsuloItala duoninsuloNord-AfrikoGrekioTurkioMezorientoKaŭkazoBalkana duoninsuloUkrainioBelorusioSkandinavioCentra AzioRusioRusioMezeŭropo
Klakomapo : alklaku regionon aŭ urbon kiun vi volas esplori!

La regionoj kaj landoj de Eŭropo estas jenaj:

Dependaj teritorioj redakti

Ferooj dependas de Danio, Ĝibraltaro de Britio kaj Svalbardo kaj Janmajeno de Norvegio.

Urboj redakti

  • Urboj kun pli ol miliono da loĝantoj (laŭ alfabeta ordo):


  • Kelkaj aliaj gravaj urboj:

Lingvoj redakti

En Eŭropo oni parolas per pluraj dekoj da diversaj lingvoj (centoj se oni inkluzivas ĉiujn dialektojn). Plejmulto de la lingvoj en Eŭropo apartenas al grupo de Hindeŭropaj lingvoj, kiu dividiĝas al jenaj subgrupoj:

Memstaraj hindoeŭropaj lingvoj estas la greka kaj la albana. La malta estas miksita lingvo.

Nehindoeŭropaj estas en Eŭropo la eŭska, la finna kaj parencaj lingvoj (estona, karela, komia, samea, udmurta ktp), la hungara, la neneca, la turka kaj parencaj lingvoj (la tatara, la ĉuvaŝa, la baŝkira).

Moviĝi redakti

Permesiloj kaj vizoj ene de Eŭropo redakti

 
Spaco Schengen:
  •  Membra ŝtato de EU partoprenanta en Schengen
  •  Membra ŝtato de EU ne partoprenanta en Schengen sed devigita aliĝi
  •  Membra ŝtato de EU memekskludita de Schengen
  •  Ne-membra ŝtato de EU partoprenanta en Schengen
  •  Ne-membra ŝtato de EU fakte partoprenanta en Schengen
  •  Ne-membra ŝtato de EU kun malfermita landlimo
  • Estas en Eŭropo du similaj sed malsamaj regularoj, afektantaj du similajn sed malsamajn arojn de landoj.

    1) Eŭropa Unio donas permeson al la turistoj kiuj estas civitanoj de Eŭropo vojaĝi ene de Eŭropa Unio sen bezono de vizo; legitimiloj (identigiloj aŭ pasportoj) estas kutime bezonataj, ankaŭ por infanoj. La vojaĝantoj povas ankaŭ kunporti personajn aĵojn sen doganaj kontroloj.

    2) La Traktato de Schengen donas permeson al la turistoj transiri landlimojn sen personaj kontroloj (legitimiloj estas kutime bezonataj sed estas kontrolataj nur en apartaj okazoj). La traktato ne koncernas aĵojn.

    Pluaj interkonsentoj pri vojaĝoj validas inter Britio kaj Irlando, kaj inter la nordaj landoj.

    Al Eŭropo Unio apartenas 27 landoj (vidu la artikolon). Aldone, kelkaj malgrandaj ŝtatoj (Andoro, Monaco, San Marino, Vatikano, Svislando, Liĥtensteino) havas apartajn interkonsentojn kun Eŭropo Unio pri la vojaĝantoj. Ankaŭ Britio interkonsentis kun Eŭropo Unio apartajn regulojn.

    La Traktato de Schengen validas en la plimulto de la landoj de Eŭropa Unio, sed (ĝis nun) ne en Rumanio, Bulgario, Kroatio, Kipro, Irlando; aliflanke, aliĝis ĝin ankaŭ Svislando, Liĥtensteino, Islando kaj Norvegio, kiuj ne estas parto de Eŭropo Unio. Andoro, Monaco, San Marino ne estas parto de la Spaco Schengen sed pro aliaj kialoj ne estas kontroloj ĉe iliaj landlimoj.

    Atentu pri esceptoj!

    1. Ĉiu ŝtato rajtas provizore interrompi la validon de la traktato de Schengen pro gravaj kialoj (kontrolu!).
    2. Pri kelkaj areoj de aliĝintaj landoj la traktato ne validas: la plimulto de la ekstereŭropaj posedaĵoj de Francio kaj Nederlando, Ferooj, Gronlando, Svalbardoj.
    3. Pri Ceuta, Melilla, Monto Athos validas apartaj reguloj.

    La reguloj por turismaj vizitoj el landoj ekster la Spaco Schengen validas por ĉiuj landoj en tiu spaco: aŭ vizo ne estas bezonata (do eblas viziti senvize ĉiujn tiujn landojn) aŭ ĝi estas bezonata por ĉiuj. La civitanoj de Usono, Kanado, Japanio, Brazilo, ktp ne bezonas vizon. Ankaŭ ĉi tie estas esceptoj - nepre kontrolu!

    Veturi aŭte redakti

    Memoru ke en Eŭropo aŭtistoj devas veturi apud la dekstra bordo de la vojo, krom en Britio kaj Irlando, kie ili devas veturi apud la maldekstra bordo.

     
    Ŝildo pri eŭropa ŝoseo

    En Eŭropo estas multaj aŭtoŝoseoj.

    La ĉefaj internaciaj vojoj estas numeritaj je eŭropa nivelo (ne nur ene de Eŭropa Unio).


    Piediri redakti

     
    Internaciaj vojoj por piedirantoj numeritaj de ERA-EWV-FERP

    Multaj landoj en Eŭropo havas longajn, zorgatajn vojojn por piedirantoj.

    Ofte, la plej longaj estas antikvaj vojoj de pilgrimantoj, inter kiuj:

    Estas aldone alispecaj antikvaj vojoj, inter kiuj longaj montaraj vojoj, kiel la Via Alpina, Alpa Vojaro, kaj la GTA en la Alpoj.

    Pluraj biciklovojoj, ĉefe tiuj konataj sub la nomo 'verda vojo' (en: greenway) taŭgas ankaŭ por piedirado.

    Bicikli redakti

     
    Reto Eŭrovelo

    Eŭropo oferas bonajn kaj eĉ bonegajn vojojn por biciklamantoj.

    Estas pluraj specoj de biciklovojoj: oficialaj (ĉe iu institucio) aŭ neoficialaj; nur por bicikloj, miksaj (bicikloj + piedirantoj), sur ŝoseoj (flanke al aŭtoj), ktp; asfaltaj, teraj ktp.

    De alia vidpunkto, biciklovojoj povas esti pli aŭ malpli facilaj, kaj postuli malsamajn nivelojn de sperteco. Malfacilaĵoj povas deveni de la deklivo, precipe en montaraj areoj, de la longo de ĉiu etapo, de la manko de klaraj indikoj. Ankaŭ la vetero, depende de la loko kaj de la monato, povas malfaciligi la iradon.

    Eblas trovi interrete informojn pri la kondiĉoj de la ĉefaj biciklovojoj, naciaj kaj internaciaj.

    En Eŭropo estas menciinda la reto EŭroVelo, entenanta ĉ. 60 000 km da biciklovojoj kaj la tiel nomataj 'verdaj vojoj' (france voies vertes).



    EŬROVELO-VOJOJ[1]
    N-ro Vojo Trapaso Landoj kaj notoj Longeco
    EV1 Atlantika
    vojo
    Norda Kabo - Bergen - Aberdeen - Glasgovo - Belfasto - Cork/Corcaigh - Bristol - Nantes - Salamanko - Sagres Norvegio, Britio, Irlando, Francio, Hispanio, Portugalio (la tuta vojo entenas plurajn transmarajn pasojn) 8 186
    km
    EV2
    (R1)
    Ĉefurba
    vojo
    Galway/Gaillimh - Dublino - Bristol - Londono - Roterdamo - Hago - Monastero - Berlino - Poznano - Varsovio - Minsko - Moskvo Irlando, Britio, Nederlando, Germanio, Pollando, Belorusio, Rusio (kun transmaraj pasoj de Irlando al Anglio kaj de Anglio al Nederlando) 5 500
    km
    EV3 Pilgrima
    vojo
    Santiago de Compostela - Bordozo - Parizo - Namuro - Hamburgo - Odense - Gotenburgo - Oslo - Trondheim Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Danio, Svedio, Norvegio (kun transmara paso inter Danio kaj Svedio) 5 300
    km
    EV4 Centreŭropa
    vojo
    Roscoff - Havro - Bulonjo ĉe Maro - Ostendo - Aĥeno - Frankfurto - Prago - Brno - Krakovo - Lvivo - Kievo Francio, Belgio, Germanio, Ĉeĥio, Pollando, Ukrainio 5 100
    km
    EV5 Via Romea
    Francigena
    Londono - Canterbury - Kalezo - Bruselo - Luksemburgo - Strasburgo - Bazelo - Lucerno - Milano - Parmo - Florenco - Romo (EV7) - Brindizio Britio, Francio, Belgio, Luksemburgio, Svisio, Italio (kun transmara paso inter Anglio kaj Francio) 3 200
    km
    EV6 Atlantiko-
    Nigra Maro
    (Rivera vojo)
    Nanto - Bazelo - Ŝafhaŭzo - Ulmo - Vieno - Bratislavo - Budapeŝto - Beogrado - Bukareŝto - Konstanco Francio, Svisio, Germanio, Aŭstrio, Slovakio, Hungario, Serbio, Rumanio 4 450
    km
    EV7 Vojo
    de la suno
    Norda kabo - Haparanda - Gotenburgo - Kopenhago - Berlino - Prago - Salcburgo - Mantovo - Bolonjo - Florenco - Romo - Napolo - Sirakuzo - Malto Norvegio, Finnlando, Svedio, Danio, Germanio, Ĉeĥio, Aŭstrio, Italio, Malto (la tuta vojo entenas plurajn transmarajn pasojn) 7 000
    km
    EV8 Mediteranea
    vojo
    Kadizo - Valencio (Hispanio) - Barcelona - Monako - Torino - Venecio - Rijeko - Dubrovnik - Tirano - Patraso - Ateno Hispanio, Francio, Monako, Italio, Slovenio, Kroatio, Montenegro, Albanio, Grekio 5388
    km
    EV9 Balta Maro-
    Adriatiko
    Gdansko - Vroclavo - Brno - Vieno - Ljubljano - Triesto - Pula Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Slovenio, Italio, Kroatio 2050
    km
    EV10 Baltmara
    vojo
    (Hansa-rondvojo)
    Sankt-Peterburgo - Helsinko - Haparanda - Stokholmo - Kopenhago - Rostock - Gdansko - Kaliningrado - Rigo - Talino - Sankt-Peterburgo Rusio, Finnlando, Svedio, Danio, Germanio, Pollando, Litovio, Latvio, Estonio (kun kelkaj mallongaj transmaraj pasoj) 7930
    km
    EV11 Orienteŭropa
    vojo
    Norda kabo - Helsinko - Talino - Tartu - Vilno - Varsovio - Krakovo - Kosice - Beogrado - Skopjo - Ateno Norvegio, Finnlando, Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Slovakio, Hungario, Serbio, Makedonio, Grekio (kun transmara paso de Finnlando al Estonio) 5964
    km
    EV12 Nordmara
    vojo
    Bergen - Kristiansand - Gotenburgo - Frederikshavn - Hamburgo - Hago - Roterdamo - Harwich - Edinburgo - Aberdeen - Orkadoj - Ŝetlandaj - Bergen Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Britio (entenas plurajn transmarajn pasojn) 5932
    km

    En la lastaj jaroj novaj vojoj estis aldonitaj: EV13, EV14, EV15, EV17, EV19.

    Tamen memoru ke preskaŭ en ĉiuj vojoj troveblas etapoj ankoraŭ ne pretaj aŭ nur parte pretaj. Nepre informiĝu!


    Veturi boate redakti

    Publika transportado redakti

    Trajnoj redakti

    Ofte necesas aĉeti trajnbiletojn surloke en ĉiu specifa lando. Por longdistancaj kaj internaciaj biletoj, foje vojaĝagentejoj povas helpi. Por eltrovi la konektojn tamen preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj havas ian interfacon kun la trajndatumbazo de Deutsche Bahn, kiun vi povas mem rekte konsili en bahn.de. Ĝi ne ebligas ĉiujn biletojn rekte aĉeti, sed ĝi ja montras preskaŭ ĉiujn trajnkonektojn kaj pli en tuta Eŭropo ĝis eĉ tra Rusio al Pjongjango kaj Pekino. Internaciaj trajnoj en okcidenta Eŭropo ofte estas versio de ICE/TGV/Thalys/Eurostar dum en orienta Eŭropo troviĝas pli da Eurocity-trajnoj kaj noktaj trajnoj.

    Busoj redakti

    Longdistancaj busoj estas malmultekosta kaj praktika maniero vojaĝi tra Eŭropo, minimumigante la kvanton de transiroj kaj donante interreton kaj energion, kaj ĉar trajnoj ofte malbone estas konektitaj oni ne nepre multe pli malrapide kaj malkomforte alvenas ol per trajno. La grandaj retoj estas precipe de FlixBus kaj Eurolines, kiu estas aĉetita de FlixBus, kaj pli lokaj entreprenoj rande de la Eŭropa reto kiel BlaBlaBus (eksa OuiBus de SNCF, nun parto de BlaBlaCar), IC Bus de Deutsche Bahn kaj aliaj provoj de trajnentreprenoj doni transporton tie kie trajnoj ne facile iras.

    Lokaj/landaj busoj kutime sed ne ĉiam permesas pagi al la ŝoforo por bileto, kaj kie tio ne eblas ofte sed ne ĉiam estas maŝinoj por aranĝi biletojn. Se oni aparte malbonŝancas oni bezonas trovi lokan vendejon kiu vendas la biletojn. Por pli specifaj detaloj, vidu la paĝon por la lando kiun vi planas viziti. Grandaj Eŭropaj landoj kiel Hispanio, Francio kaj Germanio ofte dependas ankaŭ de longdistancaj busentreprenoj por parto de la enlanda transporto.

    Ŝipoj redakti

    Kablovojoj redakti

    Referencoj kaj notoj redakti

    1. EuroVelo (angle / france / germane)