politika kaj ekonomia unio de eŭropaj ŝtatoj
Eŭropa Unio

Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi konsistas el 27 eŭropaj ŝtatoj, kaj estis establita per la vigligo de la Traktato de la Eŭropa Unio, la 1-an de novembro 1993.

Membroŝtatoj redakti

Lando Kodo Aliĝdato Monunuo
  Aŭstrio AT 1995 Eŭro (ekde 2002)
  Belgio BE 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
  Bulgario BG 2007 Bulgara levo
  Ĉeĥio CZ 2004 Ĉeĥa krono
  Danio DK 1973 Dana krono
  Estonio EE 2004 Eŭro (ekde 2011)
  Finnlando FI 1995 Eŭro (ekde 2002)
  Francio FR 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
  Germanio DE 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
  Grekio GR 1981 Eŭro (ekde 2002)
  Hispanio ES 1986 Eŭro (ekde 2002)
  Hungario HU 2004 Hungara forinto
  Irlando IE 1973 Eŭro (ekde 2002)
  Italio IT 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
  Kipro CY 2004 Eŭro (ekde 2008)
  Kroatio HR 2013 Eŭro (ekde 2023)
  Latvio LV 2004 Eŭro (ekde 2014)
  Litovio LT 2004 Eŭro
  Luksemburgo LU 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
  Malto MT 2004 Eŭro (ekde 2008)
  Nederlando NL 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
  Pollando PL 2004 Pola zloto
  Portugalio PT 1986 Eŭro (ekde 2002)
  Rumanio RO 2007 Rumana leŭo
  Slovakio SK 2004 Eŭro (ekde 2009)
  Slovenio SI 2004 Eŭro (ekde 2007)
  Svedio SE 1995 Sveda krono

Kandidatoj redakti

Ĝis 2025 estas supozataj aliĝoj de Serbio kaj Montenegro.

Pliaj 3 landoj estas kandidatoj: Nord-Makedonio, Albanio kaj Turkio. Dum Makedonio kaj Albanio estas relative bone survoje kaj ilia akcepto estas supozata en 2020-aj jaroj; Turkio estas politike disputata kaj pro la nuntempa politika etoso en Turkio estas negocado pri aliĝo frostigita.

Konsiderataj (sed dume ne plene oficialaj kandidatoj) estas ankaŭ Armenio, Azerbajĝano, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Kosovo (kun disputata statuso), Kazaĥio, Islando, Moldavio, Norvegio, Sanmarino, Svislando, Ukrainio. Eventuale povus aliĝi ankaŭ Belorusio, kaj Rusio.

Specifa demando estas pri la ŝtatetoj Andoro, Liĥtenŝtejno, Monako, Sanmarino kaj Vatikano. Vatikano ne plenumas la aliĝan kondiĉon pri demoratieco kaj povas aliĝi. Utilo por aliaj landoj estas dubinda, ĉar ili ĉiuokaze havas bonajn kontraktojn kun Eŭropa unio. Krome, burokratio de Eŭropa unio ne estas bone adaptita al ŝtatetoj.

Sekureco redakti

En Eŭropa Unio funkcias unueca kriza numero 112 por ĉiuj gravaj krizaj okazoj – fajro, sanaj kaj sekurecaj problemoj. Ĝi povas esti alvokata per ajna poŝ- aŭ firma telefono en ajna membroŝtato kaj ankaŭ en kelkaj najbaraj landoj (Svislando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, ks.). La telefonnumero estas prizorgata de ĉiu ŝtato aparte, do varias ekzemple la lingvoj, kiuj povas esti uzataj (tamen plej ofte eblas paroli angle) kaj varias kiel la telefonalvoko estos prizorgita – ĉu ĝi kapablas mem prizorgi la tutan situacion, ĉu ĝi sekve alidirektas al servo, kiu estas necesa por trakti la situacion aŭ ĉu ĝi ĉiam alidirektas al unu konkreta kriza servo.

Viziti plu redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo:
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas sur la paĝo :