ĉefurbo de Argentino
Bonaero
Bonaero
(Buenos Aires)
Palaco de la silveraj akvoj
Lando Argentino
Regiono Bonaero
Loĝantaro 3 064 000 (2017)
Alto 25 m

Bonaero[1] (hispane: Buenos Aires) estas la ĉefurbo de Argentino. Ĝi donas sian nomon ankaŭ al la ĉirkaŭa provinco.

Puerto Madero

En la komunumo de Bonaero loĝas ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj; inkluzivante la ĉirkaŭajn antaŭurbojn, la kvanto da loĝantoj superas 13 milionojn.

La urbo, fondita en 1580, kuŝas ĉe la dekstra bordo de la larĝa buŝo de la Plata-Rivero (Río de la Plata, t.e. "Rivero de la Silvero"), sur la randa zono de vasta ebenaĵo.


Kompreni redakti

Historio redakti

La nomo redakti

La nomo de Bonaero devenas de la nomo Bon Aire (Bona Aero) donita de Katalunoj (je la tempo de la Reĝlando de Aragono) al monteto en suda Sardinio, apud Kaljaro, kie ili konstruis fortikaĵon en 1324.

Oni rakontas ke en 1370 oni trovis keston forĵetitan en la maron kaj alportita de la ondoj sur la bordon apud la monteto; en tiu kesto esti ligna skulptaĵo de la Virgulino Maria kun la Bebo Jesuo, tenanta en la dekstra mano kandelon. La statuo de la Virgulino estis portita en la preĝejon sur la monteto kaj tie ŝi estis honorata sub la nomo de Virgulino de Bona Aero.

Ĉar la skulptaĵo estis en ŝipo kiu riskis perei sed saviĝis, kaj la skulptaĵo mem estis portita de la ondoj ĝis la tero, multaj maristoj honoris la Virgulinon de Bona Aero kiel sian patroninon. Inter ili estis la hispana "konkistadoro" Pedro de Mendoza, kiu en 1536 fondis setlejon apud la buŝo de la Plata-Rivero kaj nomigis ĝin Real de Nuestra Señora Santa María del Buen Ayre (Reĝa Kampo de Nia Sinjorino Sankta Maria de Bona Aero).

La urbo dufoje fondita redakti

Fakte, la vilaĝo fondita de Pedro de Mendoza ne daŭris longe, detruita de la lokanoj. Sed la haveno estis en tre favora loko, kaj oni daŭre parolis pri la "Haveno de Sankta Maria de Bona Aero".

En 1580 okazis la dua - la vera - fondo de urbo en la sama loko. La nova urbo, fondita de Juan de Garay, nomiĝis oficiale Ciudad de la Santísima Trinidad y Puerto de Nuestra Señora de los Buenos Aires (Urbo de la Santega Triunuo kaj Haveno de Nia Sinjorino de la Bonaj Aeroj). La oficiala nomo tamen ne sukcesis forviŝi la tradician nomon de la haveno, t.e la duan parton de la oficiala nomo. Nur la kialo de la nomo estis grandparte forgesita, kaj multaj kredis ke ĝi devenas de iu parolo de Ruy Díaz de Guzmán, kiu skribis pri la areo: «¡Qué buenos aires son los de este suelo!» (Kiom bonaj aeroj estas tiuj de tiu ĉi tereno!)

Ĉefurbo redakti

Bonaero restis tamen malgranda urbo ĝis kiam, en 1776, la reĝo Karlo la 3-a deklaris ĝin ĉefurbo de la Vicreĝlando de la Plata-Rivero, inkluzivanta la nunajn Argentinon, Urugvajon, Paragvajon kaj Bolivion.

En majo 1810 Argentino deklaris sin sendependa - la deklaro estis akceptita de Hispanio en 1816. Tiun okazon memorigas la nomo de la centra Plaza de Mayo (Placo Majo), kiu antaŭe nomiĝis simple Plaza Mayor (Plej Granda Placo).

Klimato redakti

Aliri redakti

Aliri avie redakti

La Internacia Flughaveno Ministro Pistarini troviĝas apud la urbeto Ezeiza (40 km sudoriente de la urbo). Kodo: EZE.

Pli malgrava flughaveno estas la Flughaveno Jorge Newbery, aŭ Aeroparque, ene de la urbo, uzata precipe por naciaj flugoj kaj malmultaj flugoj inter sudamerikaj landoj. Kodo: AEP.

Aliri trajne redakti

En Argentino estas pluraj fervojaj kompanioj. La plimulto - sed ne ĉiuj - atingas Bonaeron.

Du fervojaj kompanioj havas fervojajn interligojn kun aliaj landoj (sed ne ĉiam por pasaĝeroj!):

  • Ferrocarril General Urquiza kun Paragvajo, Brazilo kaj Urugvajo;
  • Ferrocarril General Belgrano kun Ĉilio, Bolivio kaj Brazilo.

Informoj pri la ĉefaj trajnoj inter Bonaero kaj la plej gravaj urboj en Argentino troveblas ekzemple ĉe Trenes Argentinos Operaciones (Ministerio de Transporte).

Aliri buse redakti

Multaj busaj kunligoj haveblas en Argentino, ankaŭ al eksterlanda celoj.

Kelkaj retejoj kie oni povas serĉi kaj aĉeti:

Ekzemploj:

  • Rosario-Bonaero: 4-6h
  • Cordoba-Bonaero: 9-11h
  • Santiago (Ĉilio)-Bonaero: 20-26h
  • San-Paŭlo (Brazilo)-Bonaero: 37-41h

La ĉefa (sed ne la ununura) busa stacidomo en Bonaero nomiĝas "Retiro".

Aliri ŝipe redakti

Pramoj veturas regule inter Bonaero kaj Urugvajo. Informoj interrete haveblas ĉe Buquebus kaj Colonia Express.

La plej mallonga vojaĝo estas inter Bonaero kaj Colonia del Sacramento (1h 15m). Ĝis Montevideo necesas ĉ. 4h.

Estas menciinde ke la ordinara voja surtera inter Bonaero kaj Colonia del Sacramento longas 500 km.

Aliri aŭte redakti

Kelkaj longoj kaj tempoj al Bonaero (proksimumaj, sen haltoj):

  • de Montevideo (Urugvajo): 600 km, 7-8h (pli mallonge per pramo)
  • de Asuncion (Paragvajo): 1250 km, 15-17 h
  • de Santiago (Ĉilio): 1400 km, 17-19 h
  • de Sankta Paŭlo (Brazilo): 2200 km, 28-30 h

Moviĝi redakti

Piede redakti

Per publika transporto redakti

Aŭte redakti

Vidi redakti

 
La Placo de Majo kun la Piramido kaj ĉe la fono la Rozkolora Domo
 
Mapo de Bonaero


 

-


Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Komuna manĝado en la tuta Argentino estas asado (aŭ carne asada), viando rostita surbraĝe. Estas pluraj specoj de asado, kun malsamaj partoj de bovo aŭ malsamaj kuirmetodoj.

Kelkaj pladoj devenas de la itala kuirarto, alportitaj antaŭ cent jaroj aŭ pli de migrantoj. Inter ili estas menciindaj la milanesas ("milanaj"), panumitaj kaj frititaj maldikaj viandotranĉaĵoj, kutime kun frititaj terpomoj; estas ankaŭ milanesas a caballo kun la aldono de ovo, kaj milanesas a la napolitana kun la aldono de mocarelo kaj tomatosaŭco.

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas en kategorio :
 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.