Ĝenovo
Ĝenovo
La urbodomo, palaco Doria-Tursi
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 610.897 (2009)

Ĝenovo (itale: Genova) (ligure: Zena) estas ĉefurbo de itala regiono Ligurio. Ĝi situas ĉe la Liguria Maro, en nordokcidenta Italio. Ĝi havas loĝantaro de 580.097 homoj en 2018.

Kompreni redakti

 
Municipoj de Ĝenovo

Municipoj redakti

Ĝenovo estas mult-centra, ĉar ĝi estas fakte unuiĝo de diversaj municipoj kun la historia Ĝenovo en du tempoj, je la fino de la 19a jarcento, kaj en la dudekaj jaroj de la 20a jarcento. Ĉiu el tiuj ĉi eks-municipoj, (nuntempaj urbaj kvartaloj), havas do sian historian kernon, kaj placoj kaj stratoj, kiuj havas la aranĝon tipa de urbetoj kaj vilaĝoj.

La strukturo de la komunuma teritorio estas tiu de du-riviera bazo al kiu malsupreniras du ĉefaj valoj:

  • Levante (orienta) — Sturla, Quarto dei Mille, Quinto al Mare, Nervi, Bavari, San Desiderio, Borgoratti
  • Ponente (okcidenta) — Voltri, Prà, Pegli, Sestri Ponente, Cornigliano, Sampierdarena
  • Valo Bisagno — San Fruttuoso, Marassi, Staglieno, Molassana, Struppa
  • Valo Polcevera — Rivarolo, Bolzaneto, Pontedecimo

La du valoj daŭrigas, for de la komunuma teritorio, al la landinterno.

Historio redakti

 
Ĝenova fortreso en Sudako (Krimeo)

En la klasika epoko, inter la gravaj centroj de Ligurujo estis jam Genua.

En la 11a jarcento formiĝis la Ĝenova Mara Respubliko, kiu atingis sian plej altan pinton de la mezo de la 13a jarcento ĝis la mezo de la 14a jarcento;

La ekonomia forto de la Mara Respubliko manifestiĝis per kolonia imperio ante litteram en forta kaj strikte ekonomia senco, kun politikaj fundamentoj faritaj de densa reto de politikaj-komercaj interkonsentoj tra la Mediteranea Maro kaj la Nigra Maro; Multaj estis la liguraj komercaj ĉeestoj de Ĝibraltaro ĝis Centra Azio, kaj aliaj multegaj havenoj kaj komercaj vojkruciĝoj.

Kuriozaĵo: Ĝenovo havis la la insulon Korsiko, kiel posedaĵon, kaj vendis ĝin al Francio en 1768, unu jaro antaŭ la naskiĝo de Napoleono; Ironie estis la armeo de Napoleono kiu okupis Ligurion. Post la falo de Napoleono la Viena Kongreso aneksigis Ligurion al Piemonto.

Klimato redakti

La formostrukturo de Ligurio (mallarĝa strio de tero inter maro kaj montaroj) iĝas ĝia klimato vere milda kompare kun la aliaj regionoj de norda Italio; tio kompreneble estas tute vere en la areoj proksimaj al la marbordo; la montaroj kiuj baras la vojon al la malvarmaj ventoj de la nordo tamen estas sufiĉe malvarmaj vintre, kaj tio eksplikas kial je distanzo de malmultajn kilometrojn oni havas tipe mediteranea klimato ĉe la maro kaj neĝo en la montaro. Alia diferenco estas inter Ĝenovo kaj la rivieroj dum vintroj: en Ĝenovo normale falas kelkajn centimetrojn da neĝo ciuj jaroj; en la rivieroj la samajn centimetrojn da neĝo falas unufoje en dek aŭ dudek jarojn.


Eniri buse redakti

Ankaŭ Ĝenovo estas kunligita kun multaj urboj kaj landoj pere de Flixbus.

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Inter la plej belaj areoj, por moviĝi piede, certe estas la stratetoj de la historia centro aŭ la areo de la "Porto Antico". Belaj promenejoj estas la promenejo Anita Garibaldi en Nervi, aŭ tiu en Corso Italia, kiu komenciĝas de la "Foce" kaj iras orienten al Boccadasse, iam ĉemara vilaĝo kaj hodiaŭ tre interesa pro sia golfeto, siaj buntaj domoj kaj la tipaj "crêuze" (vojetoj al la maro).

Publika transporto redakti

AMT estas la kompanio, kiu administras la urban publikan transporton.

La metroo de Ĝenovo havas unusolan linion, kiu trairas ok staciojn: Brin, Dinegro, Principe, Darsena, San Giorgio, Sarzano / Sant'Agostino, De Ferrari kaj Brignole.

Ordinara bileto kostas 1,60 € kaj rajtigas vin uzi la tutan reton dum 100 minutoj (sed ne per: Navebus, Volabus) kaj trajnvojaĝo en 2a klaso en la urbo; dum busbileto valida dum 100 minutoj kostas 1,50 €. Por turistoj, la integrita bileto AMT - Trenitalia validas 24 horojn kun kosto de 4,5 € nomata Genovapass

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
La haveno vidita de la kastelo Albertis

Ĝenovo estis vizitita de multaj vojaĝantoj kaj verkistoj dum la moderna epoko, inkluzive de Montaigne kaj Nietzsche, sed ankaŭ en la mezepoko (Dante, Petrarca). Ĝi ankaŭ disponigis apartajn lokojn por multaj filmoj (ankrita en Porto Antico estis Neptuno, ŝipo uzita por la filmo "Roman Pirates" de Roman Polanski en 1986 kaj por la televida miniserialo "Neverland - La vera historio de Peter Pan" en 2011).

Por havi belajn vidojn de la urbo, taŭga punkto por ĝui la panoramo estas Spianata Castelletto; ankaŭ per panorama telfero en la Porto Antico nomata Bigo, kiu tamen kostas po 4 eŭrojn por plenkreskulo, do taksu vi ĉu indas).

 
Mapo de Ĝenovo

La lanterno redakti

 
La "Lanterno" sur la roko, sur kiu ĝi staras

Estante en Ĝenovo oni ne povas ne viziti ĝia antikva simbolo, la Lumturo de la haveno, kutime nomata 'la lanterno de Ĝenovo'; ĝi estis konstruita en 1128, kaj rekonstruita en 1538, ĝi estas alta 77 metrojn (117 kun la roko sur kiu ĝi staras); La turo estas vizitebla.

Krom esti nemalhavebla ilo por la nokta navigado de ŝipoj enirantaj kaj elirantaj el la haveno, la Lanterno estas ankaŭ la simbola monumento de la urbo, preskaŭ totemo por ĝenova vivo, kaj kiel tia estas parto de la historio de la urbo.

Kun siaj sepdek sep metroj ĝi estas la plej alta lumturo en Mediteraneo kaj la dua en Eŭropo post la Lumturo de Île Vierge, en la franca departemento Finistère, kiu en 1902 superis la Lanternan rekordon superanta ĝin en alteco ĉirkaŭ kvin metrojn. Ĝi tamen restas nuntempe la kvina plej alta lumturo en la mondo kaj la dua, ĉiam malantaŭ tiu de Île Vierge, inter la tradiciaj, t.e. konstruitaj kun la ĉefa celo subteni navigadon. Konsiderata en sia monumenteco, kiu inkluzivas ankaŭ la historian rokon sur kiu ĝi ripozas, ĝi atingas 117 metrojn da alteco.

La konstruaĵo konsistas el turo laŭ du ordoj de kvadrata sekcio kun teraso ĉe la supro de ĉiu ordo. Konstruita en sia nuna strukturo en 1543, ĝi ankaŭ estas la tria plej malnova lumturo en la mondo inter tiuj ankoraŭ en agado, post la Turo de Hercules, lumturo de la hispana urbo La Coruña kaj la lumturo de Kõpu, sur la estona insulo Hiiumaa.

Loko

La Lanterna situas sur la orienta rando de la kvartalo Sampierdarena, sur izolita roko hodiaŭ tute enmetita ene de la havenkunteksto, la ekstrema pinto de kio iam estis la monteto de San Benigno.

La loko, kie ĝi estis konstruita, nomiĝis Promontorio ĉar, antaŭ ol la mano de la homo restrukturis la konturojn de la ĝenova golfo, ĝi estis ĉirkaŭita triflanke de la maro Okcidente la monteto limigis la originan havenon de Ĝenovo, kio nun estas la praa haveno. Kun la paso de la tempo la monteto prenis la nomon de Capo di Faro aŭ San Benigno, de la nomo de la samnoma monakejo, kiu staris sur ĝi. Fakte, hodiaŭ la monteto ne plu ekzistas, detruita en la dua duono de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento por krei novajn spacojn por la urbo, la haveno mem kaj ĝiaj produktivaj loĝlokoj, kaj la sola porcio kiu restas hodiaŭ estas la malgranda nudroko sur kiu staras la lumturo.

Samtempe, inter la jaroj 1920 kaj 1930 oni laboris por la ekspansio de la Haveno, kun la kreo de la novaj moleoj de Sampierdarena , faritaj per rimarkindaj marplenigaĵoj. Post tio, la roko de la Lanterna ne plu estas rekte sur la maro sed malmulte distancas de ĝi, ĉe la moleo de Ponte San Giorgio.

Kiel atingi ĝin

La Lanterna, krom la kontrolitaj aliraj pordegoj de la haveno, estas alirebla de la urbo ekskluzive per piedirvojo de ĉirkaŭ 800 metroj, kiu etendiĝas plejparte kantilevre ekster la malnovaj urbomuroj tra pado, kiu superrigardas la havenajn dokojn, ofertante la okazo atente observi la agadojn de la haveno.

La promenado komenciĝas de la Terminalo de la pram-ŝipojn; ĝi estas en Strato Milano, je 100 metrojn en okcidenta direkto de la bushaltejo "Dinegro/Terminal Traghetti" de la aŭtobusoj AMT 1-3-7-9-18-20; je 400 metrojn de la metroa stacidomo "Dinegro";

Tio estas je 1,5 km de la fervoja stacidomo "Genova Principe"; 1,5 km de la aŭtovoja enirejo "Genova Ovest".

La Duka Palaco redakti

 
La Duka Palaco

La Fondaĵo Palazzo Ducale por Kulturo, la palaco de la antikva Mara Respubliko nun estas disponebla por kunvenoj kaj sociaj eventoj.

Situanta en la koro de Ĝenovo, Palazzo Ducale, antaŭe la sidejo de la registaro de la Ĝenova Respubliko kaj loĝejo de la doĝoj, nuntempe konsistigas, post kompleksa restarigo, universala centro de pli ol 34.000 kvadrataj metroj, en kiu troviĝas spacoj ekspoziciaj, kongresaj, komercaj, kaj arkivoj, bibliotekoj kaj oficejoj.

En la luksegaj akceptejoj en la ĉefa etaĝo kaj en la elvokivaj salonoj de la Muniziejo kaj de la Subportikoj, regule estas organizataj konferencoj, gravaj artekspozicioj, konferencoj, spektakloj, koncertoj kaj festaj vespermanĝoj.

La ĉarmo de la historiaj lokoj estas feliĉe kombinita kun la uzo de altnivelaj sekurecaj sistemoj kaj la plej modernaj plurmediaj teknologioj kun tre profesiaj rezultoj. Ĝi troviĝas en Placo Matteotti 9, (enirebla ankaŭ de Piazza de Ferrari), tel +39 010 8171600, verda numero +39 010 8171601.


Konferencoj (en itala lingvo), okazis en marto 2021 pere de intereta viva fluo de la DUKA PALACO: Arkeologio en Ligurujo - Vojaĝo al la radikoj de la historio (Inter la temoj oni traktis la elfosadojn ĉe Balzi Rossi kaj en la kaverno de Arma Veirana).

La rendevuoj daŭris ĝis la 29a de marto per interreta viva fluo ĉe la jutuba kanalo www.youtube.com/PalazzoDucale "Homoj de la pasinteco. Arkeologio en Ligurio"

aliaj Palacoj kaj kasteloj redakti

Inter la palacoj, la pli ol 100 "Palazzi dei Rolli", noblaj palacoj de la dekkvina kaj deksesa jarcentoj, 42 el kiuj estis registritaj en la listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.

 
Reĝa Palaco
 
Kastelo de la Albertis
 
Palazzo Bianco

Castello d'Albertis en Corso Dogali, 18 tel +39 010 2723820 estas antikva kastelo. En ĝia interno gastigas la "Museo delle culture del mondo" kaj la "Museo delle musiche dei popoli". Konstruigita en 1886 sur antikva bastiono de la dekkvara jarcento de la ŝipestro Enrico Alberto D'Albertis, la kastelo estas nun unu el la muzeodomoj plej popolaraj en la liguria ĉefurbo. Situante sur la monteto Monto Galletto en la kvartalo Castelletto (Kastelletto), same kiel la simila Kastelo Mackenzie ĝi superrigardas la urbon, kun vido al la Liguria Maro. La kronikisto de la ĵurnalo "Il Caffaro" skribis la 1an de majo 1892: "De la ĉefa turo vi povas vidi la tutan Ĝenovon, tiel fascinan kiel dormanta odalisko".

La kastelo atingeblas de Placo Acquaverde-via Balbi (stacidomo Piazza Principe) kun la urba lifto Castello d'Albertis-Montegalletto, aŭ kun la buslinioj de AMT n. 36, 39 kaj 40. Speciala servo faciligas la transporton kaj vizitojn al la muzeo de handikapuloj. Aŭte ĝi atingeblas por tiuj, kiuj venas de la aŭtovojoj, elirante ĉe la aŭtovoja elirejo "Genova-Ovest".


Palazzo Bianco en Via Garibaldi, 11 tel +39 010 2759185. En la interno de Palazzo Bianco eblas admiri artverkoj de la deksesa kaj deksepa jarcentoj.

 
Palazzo Tursi
 
Palazzo Spinola

Palazzo Tursi en Via Garibaldi, 9 tel +39 010 5572193 estas la urbodomo de Ĝenovo. Ĝi gastigas artgalerion, antikvajn monerojn, oficialajn pezojn de la Ĝenova Respubliko kaj salonon dediĉita al Paganini kun violono de li.

 
Palazzo Rosso
 
Vilao Durazzo-Pallavicini
 
Vilao de la Princo


Preĝejoj redakti

 
Katedralo San Lorenzo
 
Preĝejo Santa Maria di Castello
 
Preĝejo San Pietro in Banchi
 
"Commenda di Prè" (komplekso de la komandora ordeno)


Art-Muzeoj redakti

 
Muzeo pri De Andrè kaj la aliaj liguriaj kantist-verkistoj

Via del Campo 29 rosso, kompreneble ĝi estas en "Strato de la Kampo", je la ruĝa numero 29. Ĝi estas la Muzeo de la liguriaj kant-aŭtoroj, kaj ĉefe dediĉita al Fabrizio De André.

Multaj el la kanzonoj de De Andrè oni jam tradukis ankaŭ en esperanta versio, kaj kelkfoje jam estis organizitaj, tie en la muzeo, la partopreno de esperantlingvaj kantistoj kiuj aŭskultigis ankaŭ al neesperantista publiko la versiojn en esperanto.

 
Monumenta Tombejo de Staglieno
 
Muzeoj de Nervi

Cimitero monumentale di Staglieno, en Piazzale Resasco, tel +39 010 5576400, vizito Lun-Dim 7:30-17:00, kosto € 5; po 4 por grupoj kun gvidisto. Ĝi estas unu el la monumentaj tombejoj pli grandaj de Eŭropo. Gvidataj vizitoj daŭras unu horo kaj duono.

 
Muzeo de orienta arto Edoardo Chiossone
 
Klostro del la dioceza muzeo
 
Muzeo de Sant'Agostino
 
Vilao Croce

Muzeoj pri Historio redakti

La historia centro de Ĝenovo, kun siaj mallarĝaj stratetoj ("caruggi" en la liguria), estas unu el la plej grandaj en Eŭropo. Krom la vidindaĵojoj listigitaj sube, indas rimarki eroj kiel la "Loggia di Banchi" en la samnoma placo proksime al la Porto Antico, la belega fasado de Palazzo San Giorgio en la sama areo, la Casa del Boia (Domo de la Ekzekutisto) iom pli oriente , kaj la praaj trogoj de Santa Brigida proksime al Via Balbi.

 
Galata Muzeo de la Maro
 
Domo de Cristoforo Colombo
 
Muzeo de la Itala Releviĝo

Muzeoj pri naturaj sciencoj redakti

 
Akvario de ĜenovO
 
Muzeo pri Natura Historio Giacomo Doria

Muzeo pri Natura Historio Giacomo Doria, en Via Brigata Liguria, 9, tel + 39 010 564567 priskribo: Ekde 1867, la Muzeo pri Natura Historio G. Doria gastigas gravan kolekton de specimenoj kolektitaj laŭlonge de vojaĝoj kaj ekspedicioj tra la mondo. Ĝis nun estas kvar milionoj da trovaĵoj, inkluzive de fosilioj, rokoj kaj bestoj, el kiuj malgranda parto estas ekspoziciita en la ĉambroj de la du etaĝoj, kiujn la publiko povas viziti.

Parkoj redakti

 
Parkoj de Nervi
 
Vilaeto Di Negro

Parkoj de Nervi, Oni alvenas tie per la aŭtobusoj n. 15 - 15/, 17 - 17/ kaj sekvante a indikiloj fervoja stacidomo FS Nervi aŭ Parchi di Nervi; Malfermaj horoj: januaro 8:00-17:30, februaro-marto 8:00-18:30, aprilo -aŭgusto 8:00-19:30, septembro 8:00-18:30, oktobro 8:00-17:30, novembro-decembro 8:00-17:00 priskribo: Unu el la urbaj parkoj pli grandaj ĉe la maro Mediteraneo.

spianata dell'Acquasola e Villetta Di Negro, priskribo: Du parkoj ĉe la flankoj de la centra placo Corvetto.

Giardini Carlo Alberto Dalla Chiesa, en Via Luigi Pirandello 6 priskribo: Publikaj ĝardenoj ene de la kvartalo Albaro. En ĝi estas ankaŭ la Tenis-Klubo Beppe Croce.

 
Vilao Dukino de Galliera

Villa Duchessa di Galliera, priskribo: Historia Parko en la kvartalo Voltri.

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Manĝaĵoj redakti

Alimentari EVO oleo granoteca, retpoŝto: r.panizza@rossi1947.it en San Vincenzo, Via Galata 46 rosso je 209 metrojn, de la bushaltejo: Piazza Brignole tel +39 010 542 019 malfermhoroj = Lun-Sab 08:30-13:00 kaj 15:30-19:30 priskribo = vendejo aperinta sur la gastronomia revuo Il Gambero rosso, kun selektado de kvalitaj manĝaĵoj de tuta Italio, inter kiuj liguriaj specialaĵoj kiel pesto artigianale non pastorizzato, kaj 75 etikedoj de oliv-oleo kaj selektaĵo de balzamaj vinagroj.

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Listo de ĉiuj hoteloj de Ĝenovo kiuj estas anoj de "Albergatori di Genova" ĉe www.hotelsgenova.it

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

La stratetoj de la historia centro estas tre karakterizaj kaj fascinaj, sed ne ĉiuj tute sekuraj. Provu resti en la plej trafikataj kaj plej brilaj, precipe vespere. Precipe evitu la kvarlateron formitan de via del Campo, via Lomellini, piazza della Nunziata kaj via delle Fontane, kiu konsistigas la antikvan judan geton, hodiaŭ areo de profunda kadukiĝo.

Estu singarda en la busoj, ĉar estas iuj poŝŝtelistoj.

Esperanto redakti

Esperanto havas longan historion en Ĝenovo, kie fondiĝis grupon jam en 1910. Nuntempe la Grupo refondiĝis kun la nomo Genova Esperanto-Klubo.

Lokaj esperantistoj redakti

Patrick Morando estas la prezidanto de la grupo.

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!