Ŝanhajo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rdelre (diskuto | kontribuoj)
Rdelre (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
Sub la dinastioj {{W|Dinastio Yuan|Yuan}} kaj {{W|Dinastio Ming|Ming}} la urbo plu prosperis. Du eventoj montras ĝian rapidan kreskon. En 1554 murego estis konstruita ĉirkaŭ ĝi por protekti ĝin de la japanaj piratoj; ĝi estas longa 5km. En 1602 templo estis fondita honore de la urbaj diaĵoj; tiaj temploj ordinare estis konstruitaj nur en la prefekturaj ĉefurboj sed Ŝanhajo, malgraŭ sia riĉeco, estis nur sidejo de malaltnivela distrikto.
 
Tre grava haveno por la tuta Ĉinio iĝis Ŝanhajo sub la {{W|dinastio Qing}}, tiel ke en 1732 la imperiestro movis la doganan oficejon de la prefektura ĉefurbo al Ŝanhajo.
(...)
 
Tamen, tia kresko kaptis la atenton de pluraj fremdaj ŝtatoj. Britio (1842), Francio (1847), Usono (1863), Japano (1895) trudis la imperiestron permesi la okupon de kelkaj areoj en la urbo, ekster la muregoj; la permeso daŭris ĝis la Dua Mondmilito.
 
Dume Ŝanhajo ne ĉesis kreski. En 1932 ĝi estis laŭ kelkaj fakuloj la kvina urbo en la mondo pri loĝantoj. Nun, laŭ pluraj fontoj, ĝi estas la tria, la dua aŭ eĉ la unua.
 
=== Klimato ===