Villány: Malsamoj inter versioj

urbo en Hungario
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Crosstor (diskuto | kontribuoj)
hungara urbo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:41, 6 apr. 2021

Villány
Villány
Urbodomo
Lando Hungario
Regiono Suda Transdanubio
Loĝantaro 2 282

Villány [vilAnj] estas malgranda urbo fama pri vitkulturo en sudorienta Transdanubio en Hungario.

Kompreni

Villány situas sur ebenaĵo ĉe piedo de montaro. Bóly, Siklós (17) kaj Mohács (31) troviĝas po 12, Pécs 28 (33), Budapeŝto 187 (215) kilometrojn (aere, parenteze voje).

Historio

 
Vinkeloj en Villány

Antaŭ la hungaroj romianoj kaj aliaj popoloj kultivis vitojn en tiu areo. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis, poste serboj kaj germanoj alvenis. Nuntempe la germanaj loĝantoj havas 20 procentojn. En 1857 alvenis la unua trajno, poste oni liveris li vinon fervoje. Villány akiris urborajton en 2000.

Klimato

Villány troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.

Eniri

Villány estas bone alirebla voje kaj trajne.

Eniri avie

La plej proksima hungara internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, krome estas flughaveno en Kroatio en Osijek, maloftaj flugoj okazas en Pécs.

Eniri trajne

Villány situas laŭ linio Pécs-Mohács kaj tie estas disbranĉiĝo al Kroatio.

Eniri voje

Villány estas facile atingebla el la regiono Transdanubio per aŭtovojo el Budapeŝto. Voja limpasejo al Kroatio same atingeblas aŭtovoje. Al la plej sudaj partoj de Transdanubio estas flankovojo tra Siklós. El ceteraj partoj de Hungario pramo helpas la trapason en Mohács.

 
Vojo en Villány

Publika transporto

En Villány ne trafikas loka aŭtobuso, la urbokerno estas malgranda, perpiede trairebla. La vojo inter Villány kaj Siklós estas nomata vinvojo, kie la turistoj povas lui biciklojn.

Vidi

 
Serba preĝejo

[[Dosiero:|eta|

]]