Ĝenovo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigi la ŝablonojn Sitenotice kaj Iv
Tiguliano (diskuto | kontribuoj)
Linio 102:
 
La ĉarmo de la historiaj lokoj estas feliĉe kombinita kun la uzo de altnivelaj sekurecaj sistemoj kaj la plej modernaj plurmediaj teknologioj kun tre profesiaj rezultoj. Ĝi troviĝas en Placo Matteotti 9, (enirebla ankaŭ de Piazza de Ferrari), tel +39 010 8171600, verda numero +39 010 8171601.
----------------------
Konferencoj (en itala lingvo), en marto 2021 pere de intereta viva fluo de la DUKA PALACO:
Arkeologio en Ligurujo - Vojaĝo al la radikoj de la historio
(Inter la temoj oni traktos la elfosadojn ĉe Balzi Rossi kaj en la kaverno de Arma Veirana).
 
Estas ankaŭ arkeologiaj esploroj en la areo de Finale Ligure inter la temoj de la kunvenoj aranĝitaj en la retejo de la Duka Palaco ĉiun lundon je la 18a horo. La rendevuoj kiuj daŭros ĝis la 29a de marto per interreta viva fluo ĉe la jutuba kanalo www.youtube.com/PalazzoDucale titoligas "Homoj de la pasinteco. Arkeologio en Ligurio" kaj estas organizitaj de la fondaĵo Duka Palaco kaj de UniAuser kun la kunlaboro de la sekcio de Finale Ligure de la Instituto de Liguriaj Studoj
 
La temo de la kunvenoj estas la novaĵoj de esploroj pri antaŭhistorio kaj protohistorio de Ligurujo, de la Paleolitiko ĝis la antikvaj Liguroj. "Prahistoria esplorado en Ligurujo ĉiam reprezentis unu el la plej bonaj je eŭropa nivelo, danke al la frueco de esplorado en ŝlosilaj lokoj kiel la kavernoj de Finale kaj la Balzi Rossi», klarigas Andrea De Pascale, kuratoro de la Muzeo de Finale, «objekto de gravaj elfosadoj ekde la 19a jarcento, precipe la esploroj de la liguria Luigi Bernabò Brea en la kaverno Arene Candide en Finale reprezentis la fondan agon de moderna paleontologio en Italio. Sed la plej freŝaj enketoj kaj esploroj faritaj en serio de lokoj distribuitaj tra la tuta liguria arko konsiderinde pliigis niajn sciojn pri la plej antikvaj homoj de Ligurio".
 
Post la unua rendevuo, kiu okazis la unuan de marto kaj nun haveblas ĉe la retejo de la "Ducale", kun
la preleganto Vincenzo Tinè, eksa inspektoro en Ligurujo, kiu parolis pri antaŭhistorio, la titolo de la kunveno lunde 8 marton estos "La Paleolitiko en Ligurujo de elfosado ĝis modernaj studaj teknikoj" de Fabio Negrino, profesoro ĉe la Universitato de Ĝenovo pri Antaŭhistorio kaj Prahistorio okupiĝis pri novaj elfosadoj ĉe la Balzi Rossi kaj en la kaverno de Arma Veirana, ejo de internacia graveco, situanta en la komunumo Erli, en la ingauno-landinterno kie la entombigo de 3-monata knabino de homo sapiens
kun aro da konkoj, devenantaj de antaŭ 11 mil jaroj. Lundon 25 la Neolitiko kun la Kaverno Arene Candide estos la temo de la renkontiĝo kun De Pascale. La Arene Kandido konservis gravajn entombigojn pri la Paleolitika epoko, kies plej konata estas tiu de la "Juna Princo" pro la riĉeco de la ornamaĵoj kaj objektoj trovitaj kune kun junulo, kiu vivis antaŭ 28 mil jaroj.
La ciklo de renkontiĝoj finiĝos per konferenco pri la Aĝo de Metaloj en Ligurujo de la arkeologo Nadia Campana, kiu pritraktis la tombejon de Chiavari kaj la jaspa ŝtonminejo situanta en la Valo Lagonara, proksime al la supra Val di Vara, la plej granda malferma- aera ŝtonminejo de prahistoria jaspo en Eŭropo.
{{-}}