Ĝenovo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tiguliano (diskuto | kontribuoj)
Tiguliano (diskuto | kontribuoj)
Linio 112:
 
Castello d'Albertis en Corso Dogali, 18 tel +39 010 2723820 estas antikva kastelo. En ĝia interno gastigas la "Museo delle culture del mondo" kaj la "Museo delle musiche dei popoli".
Konstruigita en 1886 sur antikva bastiono de la dekkvara jarcento de la ŝipestro [[Enrico Alberto d'Albertis|Enrico Alberto D'Albertis]], la kastelo estas nun unu el la muzeodomoj plej popolaraj en la liguria ĉefurbo.
Situante sur la monteto Monto Galletto en la kvartalo Castelletto (Kastelletto), same kiel la simila Kastelo Mackenzie ĝi superrigardas la urbon, kun vido al la Liguria Maro. La kronikisto de la ĵurnalo "Il Caffaro" skribis la 1an de majo 1892: "De la ĉefa turo vi povas vidi la tutan Ĝenovon, tiel fascinan kiel dormanta odalisko".
 
La kastelo atingeblas de Placo Acquaverde-via Balbi (stacidomo Piazza Principe) kun la urba lifto Castello d'Albertis-Montegalletto, aŭ kun la buslinioj de AMT n. 36, 39 kaj 40. Speciala servo faciligas la transporton kaj vizitojn al la muzeo de handikapuloj. Aŭte ĝi atingeblas por tiuj, kiuj venas de la aŭtovojoj, elirante ĉe la aŭtovoja elirejo "Genova-Ovest".
 
 
Palazzo Bianco en Via Garibaldi, 11 tel +39 010 2759185. En la interno de Palazzo Bianco eblas admiri artverkoj de la deksesa kaj deksepa jarcentoj.