Ĝenovo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tiguliano (diskuto | kontribuoj)
Tiguliano (diskuto | kontribuoj)
Linio 78:
Kun siaj sepdek sep metroj ĝi estas la plej alta lumturo en Mediteraneo kaj la dua en Eŭropo post la [[Lumturo de Île Vierge]], en la franca departemento [[Finistère]], kiu en 1902 superis la Lanternan rekordon superanta ĝin en alteco ĉirkaŭ kvin metrojn. Ĝi tamen restas nuntempe la kvina plej alta lumturo en la mondo kaj la dua, ĉiam malantaŭ tiu de Île Vierge, inter la tradiciaj, t.e. konstruitaj kun la ĉefa celo subteni navigadon. Konsiderata en sia monumenteco, kiu inkluzivas ankaŭ la historian rokon sur kiu ĝi ripozas, ĝi atingas 117 metrojn da alteco.
 
La konstruaĵo konsistas el turo laŭ du ordoj de kvadrata sekcio kun teraso ĉe la supro de ĉiu ordo. Konstruita en sia nuna strukturo en 1543, ĝi ankaŭ estas la tria plej malnova lumturo en la mondo inter tiuj ankoraŭ en agado, post la [[Turo de Hercules]], lumturo de la hispana urbo [[La Coruña]] kaj la [[[ lumturo de Kõpu]], sur la estona insulo [[Hiiumaa]].
 
'''Loko'''