Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rdelre (diskuto | kontribuoj)
Linio 53:
 
== Pri la ordo kaj iu solvenda problemo ==
(La diskuto estis ŝovita al [[Vikivojaĝo-Diskuto:Skemo por lando#Pri_la_ordo_kaj_iu_solvenda_problemo]]. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 13:29, 13 feb. 2021 (UTC)
 
Saluton. Estas iu problemo solvenda en la ordo de la titoloj por landoj, kiun mi klarigas ĉi sube, kaj mi provis ŝanĝi la ordon en kelkaj artikoloj celante solvi ĝin.
 
Indus pridiskuti la aferon en la komunumo, se la komunumo estus pli granda kaj pli aktiva... Nun, mi atentigas vin.
 
Unue la problemo. Logike la mapo de la regionoj de iu lando devus esti flanke de la teksto pri la sama temo. Sed, kiam la sekcio pri regionoj estas la unua, flanke de ĝi estas la informkesto pri lando kun sia mapeto, kaj la mapo de la regionoj multe malsupreniras.
 
Kiel agas aliaj lingvaj vikivojaĝoj? La germana (ekzemple: [[de:Italien]], [[de:Slowakei]]) ŝajne malatentas ĝin kaj gardas "Regionoj" kiel unua sekcio; nur estas pli da malplena spaco, mi ne scias precize kial. La angla (ekzemple: [[en:Italy]], [[en:Slovakia]]) ankaŭ havas "Regionoj" kiel unua sekcio, sed ne estas problemoj ĉar informkesto ne estas uzata. La franca, la itala, la pola kaj la rusa (ekzemple: [[fr:Italie]], [[fr:Slovaquie]], [[it:Italia]], [[it:Slovacchia]], [[pl:Włochy]], [[pl:Słowacja]], [[ru:Италия]], [[ru:Словакия]]) metas "Kompreni" super "Regionoj" (mi provis tiun metodon en la artikolo pri Italio kaj ŝajne ĝi donas bonajn rezultojn).
 
Do, la lingvaj vikivojaĝoj ja havas la problemon kaj solvas ĝin per malsamaj metodoj. Mi ŝatas (ankaŭ pro aliaj kialoj) meti "Kompreni" antaŭ "Regionoj", sed kompreneble, se aprobita, tio devus esti ŝanĝo en la skemo mem kaj ne nur en kelkaj artikoloj. Ankaŭ aliaj metodoj tamen solvas la menciitan problemon - kaj verŝajne eblas eĉ malatenti ĝin.
 
Kion vi opinias? Amike --[[Uzanto:Rdelre|Rdelre]] ([[Uzanto-Diskuto:Rdelre|diskuto]]) 08:05, 13 feb. 2021 (UTC)