Intervikioj estas uzataj precipe en viki-projektoj, kiuj havas diversajn lingvajn versiojn en memstaraj subdomajnoj (ekz. '''''pl'''.wikivoyage.org'', '''''de'''.wikivoyage.org'', '''''es'''.wikivoyage.org'' ktp.) En maturaj Vikivojaĝoj, intervikioj funkcias plene per [[Vikivojaĝo:Vikidatumoj|Vikidatumoj]] (la informo mem estas stokita en Vikidatumoj). Tamen, Esperanta Vikivojaĝo nuntempe estas en Vikimedia Kovilo, kie intervikioj funkcias iomete alie.
== Intervikioj en Kovilo ==
Dum Esperanta Vikivojaĝo estas en Vikimedia Kovilo, ĝi ne povas uzi [[Vikivojaĝo:Vikidatumoj|Vikidatumojn]] por stoki tie informon pri paĝoj de Vikivojaĝo. Tamen, ĝi povas funkciigi intervikiojn ''ene'' de Vikivojaĝo per truka ŝablono (rekomendinde). Alternative (kaj malrekomendinde), ĝi povas uzi intervikiojn ankaŭ en ''fonto-kodo'' de koncerna paĝo.
Intervikioj uzataj por Esperanta Vikivojaĝo havas formon
<pre>[[lingvokodo:voy:paĝonomo en alia lingvo]]</pre>
Tiel, en la paĝo [[Eŭropo]] estus ekzemple ligiloj:
<pre>[[en:voy:Europe]]
[[pl:voy:Europa]]
[[ru:voy:Европа]]</pre>
=== Ŝablona aldonado de intervikioj ===
'''Tiu ĉi maniero estas rekomendinda!'''
Al fino de la koncerna paĝo en Vikivojaĝo aldonu la ŝablono {{Ŝ|Iv}}. Kiel ĝian unuan parametron uzu la Vikidatuman identigilon de la koncerna koncepto. Ekzemple, [[Bjalistoko]] en Vikidatumoj estas en la paĝo ''https://www.wikidata.org/wiki/Q761'' - de tie prenu la finan parton "''Q761''" - tio estas la Vikidatuma identigilo, kiun vi uzu en la ŝablono.
Skemo:
<pre>{{Iv|}}</pre>
Progreso:
* ankoraŭ necesas aldoni: [[:Category:Vikivojaĝo:Mankas Vikidatuma identigilo por intervikiaj ligiloj|'''{{PAGESINCAT:Vikivojaĝo:Mankas Vikidatuma identigilo por intervikiaj ligiloj}}''' paĝojn]]
* jam estas aldonitaj: [[:Category:Vikivojaĝo:Mankas Vikidatuma identigilo por intervikiaj ligiloj|'''{{PAGESINCAT:Vikivojaĝo:Aldonaj intervikiaj ligiloj}}''' paĝojn]]
=== Permana aldonado de intervikioj ===
'''Laŭeble evitu tiu ĉi metodon.'''
<small>Eblas sufiĉe facile aldoni intervikiojn al Esperanta Vikivojaĝo.
# Iru al Vikivojaĝo, kiu jam havas propran subdomajnon (https://www.wikivoyage.org).
# Trovu tie artikolon pri via temo. En la maldekstra strio estas ligilo kun teksto "''Ero en Vikidatumoj''" (eble en alia lingvo) - klaku al ĝi.
# Nun vi estas en Vikidatuma ero pri via temo, kie estas ankaŭ ligiloj al Vikivojaĝoj en ĉiuj disponeblaj lingvoj; ili estas lokigitaj sube.
# Nun vi devas ilin transformi al formo necesa por Vikivojaĝo en Kovilo. Vi havas du ebloj:
## '''Permane:''' La formon ŝanĝi permane (laŭ supra klarigo).
## '''Duonaŭtomate:''' Kopiu ĉiujn ligilojn en la parto "Vikivojaĝo" kaj algluu ilin al teksta redaktilo (Notepad++ en Vindozo, Kate / Gedit en Linukso ks.). Aldonu unu malplenan linion al supro kaj unu al subo. En la teksta redaktilo elektu ''Anstataŭigon de teksto'' laŭ maniero "Regulara esprimo". La kodon <code><nowiki>\n([^ ]*) ([^\n]*)</nowiki></code> anstataŭigu per <code><nowiki>\n[[\1:voy:\2]]</nowiki></code>.
# Fino! Metu la ligilojn al paĝo en Vikivojaĝo!</small>
== Fonto ==
|