Napolo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rdelre (diskuto | kontribuoj)
Rdelre (diskuto | kontribuoj)
Linio 41:
=== Historio ===
[[Dosiero:Palaeopolis_und_neapolis.jpg |left|thumb|200px |La du antikvaj urboj: Parthenope kaj Neapolis]]
La nomo de Napolo originas de ĝia antikva nomo, ''Νεάπολις'' /ne'apolis/, greka nomo kun la simpla signifo de "nova urbo" (''nea'' = nova + ''polis'' = urbo).
 
"Nova urbo" implikas la ekziston de iu "malnova" urbo. Kaj jes, la malnova urbo ekzistis kaj kuŝis sur apuda monteto, kiu hodiaŭ estas parto de la nuntempa urbo, same kiel la eta ebenaĵo kie la "nova" kuŝis. La malnova urbo nomiĝis ''Παρθενόπη'' /parthe'nopi/ kaj estis fondita preskaŭ je la fino de la 8-a jarcento a.K. fare de la grekoj de [[Kumo]]; ĝi iĝis malgrava ekde la fino de la 6-a jarcento a.K.
 
La nova urbo, ''Νεά'' (nea = nova) ''πόλις'' (polis = urbo), ''Neapolis'', estis fondita inter 520 a.K. kaj 500 a.K.
 
En 326 a.K. Romio konkeris Napolon, sed lasis al ĝi sufiĉe da liberoj. En Napolo oni daŭre parolis la grekan (kaj la oskan) ankaŭ sub Romio, ĝis almenaŭ la komenco de la Romia Imperio.
 
Post la falo de la Romia Imperio (476 p.K.), Napolo restis dum kelkaj jardekoj sub la Ostrogotoj, sed en 536 ĝi estis kaptita de la Bizancanoj kaj, krom dum mallonga tempo (543-552), ĝi restis sub ili oficiale dum pluraj jarcentoj. Ekde la 7-a jarcento, tamen, la duko de Napolo, kiu reprezentis surloke la bizancan imperiestron, iĝis fakte sendependa reganto.
 
En 1137 la normandoj, jam konkerintaj la apudaj areoj, kaptis ankaŭ la duklandon de Napolo. Napolo iĝis tiel parto de la reĝlando de Sicilio, kun ĉefurbo Palermo.