Napolo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rdelre (diskuto | kontribuoj)
Rdelre (diskuto | kontribuoj)
Linio 30:
La nomo de Napolo originas de ĝia antikva nomo, ''Νεάπολις'' /ne'apolis/, greka nomo kun la simpla signifo de "nova urbo".
 
"Nova urbo" implikas la ekziston de iu "malnova" urbo. Kaj jes, la malnova urbo ekzistis kaj kuŝis sur apuda monteto, kiu hodiaŭ estas parto de la nuntempa urbo kune kun la eta ebenaĵo kie pli malfrue estis fondita la "nova". La malnova urbo nomiĝis ''Παρθενόπη'' /parthe'nopi/ kaj estis fondita preskaŭ je la fino de la 8-a jarcento a.K. fare de la grekoj de [[Kumo]]; ĝi estisiĝis verŝajnemalgrava detruitaekde dumla fino de la 6-a jarcento a.K.
 
La nova urbo, ''Νεά'' (nea = nova) ''πόλις'' (polis = urbo), ''Neapolis'', estis fondita inter 520 a.K. kaj 500 a.K.
 
En 326 a.K. Romio konkeris Napolon, sed lasis al ĝi sufiĉe da liberoj. En Napolo oni daŭre parolis la grekan (kaj la oskan) ankaŭ sub Romio, ĝis almenaŭ la komenco de la Romia Imperio.
 
Post la falo de la Romia Imperio (476), Napolo restis dum kelkaj jardekoj sub la Ostrogotoj, sed en 536 ĝi estis kaptita de la Bizancanoj kaj, krom dum mallonga tempo (543-552), ĝi restis sub ili oficiale dum pluraj jarcentoj. Fakte tamen, dum la 7-a jarcento la duko de Napolo, kiu reprezentis surloke la bizancan imperiestron, iĝis preskaŭ sendependa reganto.
 
En 1137 la normandoj, jam konkerintaj la apudaj areoj, kaptis ankaŭ la duklandon de Napolo. Napolo iĝis tiel parto de la reĝlando de Sicilio, kun ĉefurbo Palermo.
 
Kiam, en 1282, [[w:eo:Karlo la 1-a (Napolo)|Karlo la 1-a]] estis forpelita de Palermo, li transloĝiĝis al Napolo; ekde tiam li kaj la postaj regantoj estis nomataj "reĝoj de Napolo". Napolo, jam riĉa kiel grava komerca haveno, multe kreskis pro sia aldono rolo de reĝa ĉefurbo.
 
En 1442 Napolo estis konkerita de la [[w:eo:Kronlando de Aragono|Kronlando de Aragono]] kaj, post la kunfandiĝo de tiu ĉi kun Kastilio, iĝis sub Hispanio. La nova rolo de Napolo estis ĉefurbo de la vicreĝlando.
 
Ekde 1734 Napolo estis denove ĉefurbo de sendependa reĝlando, kiu ankaŭ entenis Sicilion. La unua reĝo, [[w:eo:Karlo la 3-a (Hispanio)|Karlo]], kvankam teorie reĝo de Napolo kaj de Sicilio, preferis uzi la nomon "reĝo de ambaŭ Sicilioj". La sendependa [[w:eo:Reĝlando_de_la_du_Sicilioj|Reĝlando_de_la_du_Sicilioj]] pludaŭris ĝis 1860 (kvankam interrompita de Napoleono dum kelkaj jaroj); ekde tiam, Napolo apartenas al la unuiĝita Italio.
 
La nova urbo, Neapolis, estis fondita inter 520 a.K. kaj 500 a.K.
<br style="clear:both;" />