| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Kalabrio | |
Loĝantaro | 5.000 | |
Sibari estas mara vilaĝo, parto de la itala komunumo Cassano all'Ionio en provinco Kosenco de regiono Kalabrio.
Kompreni redakti
En la antikveco Sibari estis unu el la plej gravaj urboj (Polis) de Granda Grekio sur la Ionia maro, kun vido al la Taranto-Golfo, inter la riveroj Crati (Crathis) kaj Coscile (Sybaris). La nuna mara vilaĝo baziĝas sur ĉefe turisma ekonomio.
Historio redakti
Sybaris estis fondita fine de la oka jarcento a.K. de grupo de Akeoj el Peloponezo. Sibari rapide disvolviĝis danke al la fekundeco de sia teritorio, kie olivoj, tritiko kaj fruktoj kultiviĝis.
La urbo kreskis ĝis regi super kvar triboj kaj 25 urboj. Fine de la 6a jarcento a.K. estis skuita de diversaj politikaj eventoj kaj, kiam ĝin regis Telys, multaj aristokratoj estis devigitaj fuĝi al Krotono. La peton de Telys transdoni la sibariajn ekzilitojn, la krotonanoj rifuzis; la sibarianoj do komencis la militon kun Krotono.
En 510 a.K., post milito daŭranta 70 tagojn, la krotonanoj, kiuj kun 10.000 viroj garizonis perimetron de 50 ĉirkaŭ 9 km, gvidataj de la olimpika multĉampiono Milone, konkeris la urbon kaj detruis ĝin per subakvigo, (ŝanĝante la fluon de la rivero).
Inter mito kaj vero redakti
Sybaris estis unu el la plej prosperaj kolonioj de Granda Grekio siatempe, sed laŭdire ili havis multajn malvirtojn kaj antikvaj grekaj historiistoj skribis neverŝajnajn faktojn pri ĉi tiu urbo:
oni diris ke ili havis arogantan kaj egoisman karakteron, kaj ke ili havis intimajn rilatojn kun la etruskoj kaj ionianoj, homoj dediĉitaj al ĉia plezuro. Oni diris ke la loĝantaro uzis vestojn de tiutempa alta modo, estis amantoj de bona manĝaĵo (kaj ofte bankedoj estis organizitaj koste de la ŝtato), kaj ke ili zorge atentis seksajn plezurojn: laŭdire somere virinoj kolektiĝis en la loĝejoj por lerni delogajn teknikojn de instruistino.
La termino Sibaria estas ankoraŭ uzita kelkfoje en la senco de mallaboremo, volupto, perfideco kaj sensualeco.
La mitaj kaj historiaj fontoj kunfandiĝis laŭlonge de la tempo en ununuran korpuson, ĉar tra la jaroj historiistoj intence akordigis ĉi tiujn fontojn en ununuran tuton, sub ŝajna historia vero. Estas probable, ke iuj rekonstruoj estis desegnitaj de parolaj rakontoj, transdonitaj de generacioj.
Sed ĝis nun la arkeologiaj eltrovoj ankoraŭ ne sufiĉas por kompreni kiel vere estis la ekonomian, politikan, socian kaj kulturan vivon de Sybaris.
La nuntempo redakti
Sibari, kiel frakcio de la komunumo Cassano all'Ionio, estiĝis en la [sesdekaj jaroj je kelkajn kilometrojn norde de la arkeologiaj lokoj de "Arkeologia Parko de Sibari.
La kresko de la loĝata centro ŝuldiĝas al la reklamado financita de la tiama registaro per la agado de la "konsorcio Opera Sila": laŭ la pli malalta kurso de la Crati la ebenaĵo di Sibari, la plej granda en Kalabrio. Sibari havas fortan inklinon al turismo (en la Lagoj de Sibari kaj en la Marina de Sibari estas diversaj turismaj vilaĝoj) kaj agrikulturo.
La vilaĝeto havas ĉirkaŭ 5000 loĝantojn kaj en la lastaj jaroj estis multaj provoj peti municipan aŭtonomion kaj eĉ provojn establi Sibari-Provincon.
En la okdekaj jaroj ĝi spertis evoluon de ĉemara kaj kultura turismo.
Agrikulturo produktas citrusojn, olivoj kaj rizo.
Klimato redakti
Eniri redakti
Eniri avie redakti
Eniri trajne redakti
Eniri buse redakti
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Publika transporto redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Lerni redakti
Labori redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti