| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Norda Hungario | |
Sátoraljaújhely [ŝAtoraljaUjhej] estas historia urbo, nun duobla urbo kaj limurbo, ankaŭ turista celloko en norda Hungario.
Kompreni
redaktiSátoraljaújhely situas sur ebenaĵo ĉe piedoj de montoj ĝuste ĉe la slovaka ŝtatlimo. Sárospatak troviĝas 11, Nyíregyháza 49, Miskolc 72, Budapeŝto 219 kilometrojn (aere).
Historio
redaktiLa unua mencio pri Sátoraljaújhely okazis jam en 904 kaj en 1261 akiris la titolon urbo. Samtempe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis. La turkoj detruis la fortikaĵon en 1566, sed poste la urbo evoluis. Pro Traktato de Trianon la pli malgranda norda urboparto estis parto de Ĉeĥoslovakio. La urbo iĝis simpla limurbo, sed ekde 2008 la urbo apartenas al interna zono de Schengen, la limoj estas senkontrole alireblaj.
Klimato
redaktiSátoraljaújhely troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la temperaturo estas iomete pli malvarma.
Eniri
redaktiSátoraljaújhely estas bone alirebla voje kaj trajne, nuntempe boate ankaŭ el orienta Slovakio.
Eniri avie
redaktiLa plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Budapeŝto, Košice kaj Debrecen.
Eniri trajne
redaktiSátoraljaújhely estas finstacio de ĉefa fervoja linio el Budapeŝto, sed la internaciaj trajnoj kuras plu al Slovakio.
Eniri voje
redaktiSátoraljaújhely situas en fino de ĉefvojo el Budapeŝto (la etapo Budapeŝto-Miskolc estas aŭtovojo M3), sed nature estas ebleco atingi la slovakan vojreton.
Eniri boate
redaktiNuntempe estas ebleco boate alveni el Tokaj, eĉ el Slovakio. La proksima rivero Bodrog estas navigebla ĉi tie por ŝipetoj ĝis 8 personoj.
Transportiĝi
redaktiTransportiĝi perpiede
redaktiSátoraljaújhely havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La limo estas trairebla sen ajna kontrolo. Estas bicikla vojo al Sárospatak.
Publika transporto
redaktiEn Sátoraljaújhely aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, ĉar kalkaj aliĝintaj vilaĝoj kuŝas iomete for.
Transportiĝi aŭte
redaktiSátoraljaújhely havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi
redakti- w:eo:Urbodomo de Sátoraljaújhely
- w:eo:Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Sátoraljaújhely)
- w:eo:Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Sátoraljaújhely)
- aliaj kristanaj kirkoj
- kastelo
- aventura parko
Fari
redakti- amuzi en la aventura parko
Aĉeti
redaktiLa plej necesaj vendejoj troviĝas en Sátoraljaújhely.
Vendejaroj
redakti- Coop, Széchenyi tér 5-7
- Penny Market, Rákóczi utca 50.
- Tesco, Kazinczy Ferenc utca 105.
Manĝi
redakti- Kerék Csárda, Kazinczy Ferenc utca 269, (Széphalom, urborando)
- Halászcsárda, Kossuth Lajos tér 12
- Törpe Restaurant, Hajnal utca 1
- Smaragdvölgy Restaurant, Vadász u. 14
- Múzeumkert vendéglő, (Széphalom, urborando)
Trinki
redaktiSame, kiel manĝi.
Loĝi
redaktiSekureco
redakti- Sátoraljaújhely konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiKonsulejoj
redaktiViziti plu
redaktiProksime estas Sárospatak kaj Pálháza.