| ||
Lando | Grekio | |
Ĉefurbo | Mitileno | |
Areo | 3836 km² | |
Loĝantaro | 199 231 (2011) | |
Horzono | UTC+2 (somere UTC+3) |
La Nordegeaj Insuloj estas la insuloj en Grekio en la nordokcidenta parto de la Egea maro. Ili respondas pli-malpli al la regiono nomata Norda Egeo (greke: Περιφέρεια Βορείου Αιγαίου /Peri'ferja Vo'riu E'geu/, t.e. distrikto de la norda Egeo), kun ĉefurbo Mitileno en la insulo Lesbo. Tamen, la oficiala regiono ne entenas ĉiujn tiajn insulojn (detaloj estas malsupre).
Subregionoj
redaktiLa plej grandaj insuloj en la regiono kiu oficiale nomiĝas "Norda Egeo" estas, de norde al sudo:
- Limno (Λήμνος /'limnos/)
- Lesbo (Λέσβος /'lesvos/)
- Ĥio (Χίος /'ĥios/)
- Ikario (Ικαρία /ika'ria/)
- Samoso (Σάμος /'samos/)
Fakte, en la norda Egeo estas pluaj insuloj kompareblaj kun la supremenciitaj, pli norde ol ili (aŭ samnorde):
- Taso (Θάσος /'θasos/), oficiale apartenanta al la greka regiono "Orienta Makedonio kaj Trakio";
- Samotrako (Σαμοθράκη /samo'θraki/), ankaŭ oficiale apartenanta al "Orienta Makedonio kaj Trakio";
- Imbro (turke Gökçeada /gøkĉeada/), apartenanta al Turkio;
- Skiro (Σκύρος /'skiros/), Skopelo (Σκόπελος /'skopelos/) kaj aliaj malgrandaj insuloj, kune la Nordaj Sporadoj, oficiale apartenantaj al Eŭbeo.
Pro oportuno de turisma vidpunkto, ni kunmetis ilin (krom Imbro) kun la Nordegeaj Insuloj, kvankam ili ne apartenas oficiale al la regiono "Norda Egeo".
La multaj malgrandaj insuloj estas pritraktataj kune kun la plej proksimaj el la grandaj insuloj.
Taso |
Samotrako |
Limno |
Lesbo |
Ĥio |
Ikario |
Samoso |
Nordaj Sporadoj: Skopelo kaj proksimaj insuloj |
Nordaj Sporadoj: Skiro |
Urboj
redaktiNe estas grandaj urboj en Norda Egeo.
La plej grandaj urboj estas Mitileno (35mil loĝantoj) kaj Ĥio (nur la urbo: ĉ. 25mil loĝantoj).
Pli ol la urboj gravas de turisma vidpunkto la insuloj. Ilia listo estas supre.
Esperantaj urboj
redaktiAliaj cellokoj
redaktiKompreni
redaktiEniri
redaktiEniri aviadile
redaktiFlughavenoj estas en Limno, Lesbo, Ĥio, Ikario kaj Samoso.
La ceteraj insuloj estas atingeblaj flugante al iu el tiuj insuloj kaj vojaĝante ŝipe de ĝi al la celo. Tason kaj Samotrakon oni povas atigi flugante al Tesaloniko / Kavala / Aleksandropolo kaj daŭrigante la vojaĝon de tie per ŝipo aŭ buso/trajno + ŝipo.
Eniri ŝipe
redaktiLa haveno de Ateno, Pireo, estas kunligata ŝipe kun preskaŭ ĉiuj nordegeaj insuloj. Ordinare, ŝipoj haltas ankaŭ ĉe pluraj interaj insuloj, kaj la vojaĝo komenciĝas posttagmeze aŭ vespere, atingante la celon la postan matenon.
Pli proksima al iuj insuloj estas la havenoj en norda Grekio (Tesaloniko, Kavala kaj Aleksandropolo). La vojaĝo estas pli mallonga, sed veturoj estas pli maloftaj.
Multaj el la nordegeaj insuloj estas proksimaj al la turka marbordo, kaj atingeblaj de unu el ĝiaj havenoj (dependanta de la insulo) en malpli ol 2 horojn.
Informoj interrete en pluraj lingvoj ekzemple ĉe AFerry, Direct Ferries; en la greka kaj la angla ekzemple ĉe Hellenic Seaways; en la turka kaj la angla ekzemple ĉe Turyol (por kunligoj kun la turka marbordo).
Eniri aŭte
redaktiOni povas kunporti aŭton per pramoj.
Transportiĝi
redaktiVidi
redaktiFari
redaktiKomuniki
redaktiLerni
redaktiLabori
redaktiAĉeti
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiAlkoholaĵoj
redaktiLoĝi
redaktiSekureco
redaktiSano
redaktiRespekto
redaktiEsperanto
redaktiViziti plu
redaktiRimarkoj
redakti