ĉefurbo de Meksiko
| |||
Lando | Meksiko | ||
Loĝantaro | 9,209 milionoj (2020) | ||
Alto | 2.240 metroj |
Meksikurbo (hispane: Ciudad de Mexico) estas la ĉefurbo de Meksiko.
La urbocentro estas konstruita sur la ruinoj de la azteka ĉefurbo Tenoĉtitlano, kaj poste estis la ĉefurbo de Nova Hispanio, kiu inkludis grandan parton de Nordameriko. La urbo rapide kreskis en la 20-a jarcento, kaj hodiaŭ estas la plej granda urbo de Nordameriko (kaj la plej granda hispanlingva urbo de la mondo) kun 9,2 milionoj da loĝantoj en la urbo mem, kaj 22 milionoj en la urba areo (en 2020).