Makó
Makó Flago (aŭ blazono)
Teatro de Makó nomata "bulbodomo"
Lando Hungario
Regiono 22 514
Alto 82 m

Makó estas apudlima historia urbo kaj termala kuracbanloko en sudorienta parto de Hungario.

Kompreni redakti

Makó situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de malgranda rivero Maros (rumane Mureș). Hódmezővásárhely troviĝas 25, Szeged 26, Arad 65, Békéscsaba 70, Budapeŝto 180 kilometrojn (aere).

Historio redakti

 
Malnova urbodomo

En tiu loko vivis hungaroj tuj depost la alveno (895), sed pli frue diversaj popoloj jam vivis. La unua mencio pri Makó okazis en 1247, tiutempe estis grava trapasejo tra la rivero. En la mezepoko la komunumo profitis de Maros, kie el Transilvanio alvenis salo kaj ligno per floso. Tiutempe Makó estis jure vilaĝo, tamen ĝi havis kelkajn opidumajn rajtojn. Dum la turka erao Makó kelkfoje estis detruita, eĉ foje ĝi senhomiĝis. En 1608 Makó estis opidumo, samtempe sultana bieno, post la turka dominado en 1686 ĝi denove senhomiĝis. En 1699 la ŝtato refondis Makó kun privilegioj. La urbo famas pri bulbo, kiu signifas kvaliton. Ĉiujare oni aranĝas festivalon pri bulbo.

Klimato redakti

Makó troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli malgranda kaj la suno pli ofte brilas.

Eniri redakti

Makó estas alirebla voje kaj trajne, la rivero estas konvena por flosoj.

Eniri avie redakti

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Timișoara, la hungara en Budapeŝto.

 
Fervoja stacidomo

Eniri trajne redakti

Makó alireblas per flanka linio el Szeged (kie mankas fervoja ponto al la centra stacidomo), el Hódmezővásárhely kaj Orosháza. Rekta trajno el Budapeŝto nuntempe ne trafikas.

Eniri voje redakti

Makó situas laŭ aŭtovojo M43 inter Szeged kaj Rumanio. Estas ankaŭ ĉefvojo en la sama direkto. Limpasejoj funkcias en la sekvaj vilaĝoj.

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede kaj bicikle redakti

Makó havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. En la urbo pli ol 20 kilometrojn da biciklaj vojoj funkcias.

 
Aŭtobusa stacio de Makó

Transportiĝi taksie redakti

Estas kelkaj taksiaj entreprenoj en Makó, sed ĉiuj taksioj estas flavaj kaj plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.

Publika transporto redakti

En Makó loke nur unusola aŭtobusa linio funkcias, sed estas vojaĝeblecoj en la longdistancaj aŭtobusoj, kiuj haltas en kelkaj haltejoj.

Transportiĝi aŭte redakti

Makó havas urban vojreton por aŭtoj. La granda kamiona trafiko el Rumanio kaj Bulgario ne ŝarĝas la urbon.

 
Katolika kirko
 
Sinagogo
 
Termala banejo

Vidi redakti

Fari redakti

  • bani en la termala banejo

Aĉeti redakti

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Makó.

 
Vendejego

Vendejaroj redakti

  • SPAR szupermarket Makó, Csanád vezér tér 31.
  • SPAR express OMV Makó, Kossuth Lajos utca
  • Éléstár - Pevare 2015 Kft., Vörösmarty u. 7.
  • Penny Market Makó, Szegedi utca 14/A.
  • TESCO Makó Hipermarket, Aradi út 103.
  • Lidl, Szegedi utca 63
  • Hunor COOP - 4001. Szupermarket - Makó, Deák F. u. 4; Deák F. u. 34.

Manĝi redakti

  • Cafe Restaurant Rocco
  • Glorius Étterem és Kávéház
  • Kelemen-Ház
  • Silver Étterem
  • Anna Falatozó
  • Kalász Étterem
  • Kisbagoly Vendéglő

Trinki redakti

Same, kiel manĝi.

Loĝi redakti

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj redakti

  • Camping Motel Makó

Hosteloj redakti

  • Kerekes Panzió
 
Hotelo

Hoteloj redakti

  • Grand Hotel Glorius Makó 4 csillag
  • Bástya Hotel 3 csillag
  • Thermal Apartman 4 csillag
  • Garden Vendégház Makó
  • Megyeház Panzió
  • Szép-Lak Makó
  • Jázmin Apartman
  • Szent István Wellness Panzió
  • Napfény Apartman
 
Malnova policejo

Sekureco redakti

  • Makó konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Proksime estas Szeged.

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.