lando, konsistanta el insuloj en Hinda Oceano
Tero > Afriko > Orientafriko > Madagaskaro
Madagaskaro

Madagaskaro estas insula lando en Orientafriko.

Malgraŭ proksimeco al la Afrika kontinento, sciencaj studoj montras, ke loĝantaro de la insulo venis el Kalimantano kaj Polinezio iam inter la 4-a jarcento aK kaj la 6-a jarcento pK. Pli poste novaj migrantoj venis el Afriko, ilin sekvis arabaj, persaj, barataj kaj ĉinaj maristoj. La malagasia kulturo kaj aspekto estas influita de multaj popoloj.

Madagaskaro estas parto de la Afrika Unio, sed ĝia membreco estas haltigita en jaroj 2009-13. Politikaj krizoj en 2002 kaj 2009-10 kaŭzis malkreskon de turismo, sed la situacio pliboniĝis kun akcepto de la nova konstitucio en 2010 kaj la prezidentaj elektoj en 2013, kiujn la internacia komunumo taksis liberaj kaj ĝuste kalkulitaj. Oni povas esperi, ke la lando daŭre solvos konfliktojn per diskutoj.

La malagasia loĝantaro konsistas el 18 etnaj grupoj, inter kiuj la dominanta kaj plej granda estas merinoj, loĝantoj de la centre altebenaĵo, kie ankaŭ la ĉefurbo situas.

Regionoj

redakti
Mapo de Madagaskaro kaj ĝiaj regionoj
Provinco Antananarivo (Antananarivo, Antsirabe)
La ĉefurbo estas grava kruciĝo de vojoj kaj la ĉefa enirpunkto por eksterlandaj vojaĝantoj, kiuj venas al la internacia flughaveno.
Provinco Antsiranana (Antsiranana, Nacia parko Masoala, Nosy Be)
En la provinco estas la fama tropika insulo Nosy Be kun la ĉirkaŭantaj insuletoj, la regiono estas plej bone konata inter vojaĝantoj pro la belaj plaĝoj, estas la plej populara inter turistoj parto de la lando.
Provinco Fianarantsoa (Fianarantsoa, Ambositra, Ambalavao, Andringitra National Park, Ranomafana National Park)
La regiono sude de la ĉefurbo havas riĉajn pluvarbaraojn, atingeblajn per la vojo RN7.
Provinco Mahajanga (Mahajanga, Tsingy de Bemaraha)
En Mahajanga estas kelkaj kaŝitaj ripozlokoj, al kiuj eblas veni nur per aviadilo aŭ boato.
Provinco Toamasina (Toamasina, Vatomandry, Ile aux Nattes, Andasibe-Mantadia National Park)
En tiu ĉi province estas nacia parko Andasibe-Mantadia, kie kantas indri-lemuroj. Ĉi tie estas malofte vizitataj lokoj laŭlonge de la orienta bordo.
Provinco Toliara (Toliara, Anakao, Isalo National Park)
La suda parto de la lando estas malseka regiono, kie sin trovas la dornarbaroj de Madagaskaro. Malgraŭ la klimato, la naturo estas riĉa kaj inter la lokaj specioj estas lemuroj, birdoj, insektoj kaj lacertoj.


Esperantaj urboj

redakti

Aliaj cellokoj

redakti

Komprenu

redakti

Tereno

redakti

Historio

redakti

Klimato

redakti

Vizitantoj de plejmulto de landoj povas ricevi madagaskaran turistan vizon tuj post alveno en la haveno kontraŭ 35 eŭroj kun la rajto restis dum 30 tagoj. Haveblas ankaŭ 60-tagaj vizoj por pli scivolemaj vojaĝemuloj. Pagi necesas kontante, oni krome demandas la adreson de via unua tranokto.

Estas bone vakciniĝi kontraŭ la plej oftaj malsanoj antaŭ la vojaĝo.

Ivato airport in Antananarivo

Se vi ne posedaj jaĥton, aviadilo estas la sola maniero veni al Madagaskaro el eksterlando. Internaciaj flugoj alvenas ĉefe al Antananarivo (TNR IATA) aŭ la insulo de Nosy Be (NOS IATA). Air Madagascar ("AirMad") estas la nacia aviadila kompanio kun flugoj el Parizo, Marseille, Guangzhou. Ankaŭ aliaj kompanioj havas itinerojn al Madagaskaro:

El la flughaveno oni veturas per taksio aŭ per lokaj itineraj busetoj el la urbo Ivato (povas esti multoble malpli kosta, sed pli aventura vojaĝo).

Transportiĝi

redakti

Transportiĝi perpiede

redakti

Publika transporto

redakti

Transportiĝi trajne

redakti

Transportiĝi buse

redakti

Transportiĝi aŭte

redakti

Komuniki

redakti

Aĉeti

redakti

Vendejaroj

redakti

Manĝi

redakti

Tradiciaj manĝaĵoj

redakti

Vegetarismo kaj veganismo

redakti

Trinki

redakti

Alkoholaĵoj

redakti

Esperanta loĝado

redakti

Kampadejoj

redakti

Hosteloj

redakti

Hoteloj

redakti

Sekureco

redakti

Respekto

redakti

Esperanto

redakti

Lokaj esperantistoj

redakti

Esperantaj renkontiĝoj

redakti

Konsulejoj

redakti

Viziti plu

redakti

Rimarkoj

redakti

    Eksteraj ligiloj

    redakti


    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.