| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Kalabrio | |
Loĝantaro | 60517 (31-12-04) | |
Alto | 8 |
Krotono, (en la antikveco Κρότων, elp. 'krɔton), (itale Crotone elp. krotone), (en la Kalabria Cutroni elp. Kutroni), estas itala urbo en regiono Kalabrio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco Krotono.
Kompreni redakti
Krotono estas apud promontoro, ĉe la rando de la Ionia Maro. La malnova urbo disvolviĝas en labirinto de mallarĝaj stratetoj kaj placoj ĝis la katedralo kaj la centra placo Pitagora, la kontakt-punkto inter la "malnova" kaj "nova" urbo.
Historio redakti
La urbo Krotono estis fondita de helenaj koloniistoj (verŝajne aĥeoj) en la 8-a jarcento a.K. La greka historiisto Eŭzebo de Cezareo donas kiel daton por la fondo la 718 a.K.
La 6-a jarcento a.K. estis tre grava jarcento por Krotono. En 530 a.K. Pitagoro el Samoso kreis en Krotono sian faman filozofian lernejon.
En la sama jarcento Krotono militis plurfoje: ekde la 560 a.K. dum ĉirkaŭ dek jaroj kontraŭ Locri (kiu fine venkis) kaj ĉirkaŭ la 510 a.K. kontraŭ Sibari (kiu male estis venkita).
En la postaj jarcentoj Krotono dekadencis. Romio konkeris Krotonon en 277 a.K.
Klimato redakti
La klimato estas modera. Vintro estas ĝenerale milda, kvankam provizoraj, subitaj faloj de la temperaturo kun fojaj neĝadoj eblas en kazo de malofta polusa aerfluo. Somero estas varma sed modere ventolita de la mara venteto; nur en la ĉeesto de varm-ondoj kun ventoj siroko aŭ sudokcidenta, la maksimumaj temperaturoj povas esti ĉirkaŭ 40° C sed kun malaltaj procentaĵoj de relativa humideco (maksimumo 48° C, 1998). Fortaj ventoj ankaŭ karakterizas la klimaton de Krotono. La 25an de novembro 2018, energi-intensa kirlvento trafis la tujan periferion de Krotono.
Precipitaĵoj ĉefe koncentriĝas aŭtune, sed ankaŭ vintre; inter printempo kaj somero sekeco povas konsiderinde akcentiĝi, kun iuj maloftaj posttagmezaj fulmotondroj.
Eniri redakti
Eniri avie redakti
Eniri trajne redakti
Eniri buse redakti
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Publika transporto redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
Naturaj areoj redakti
Muzeoj redakti
- Museo archeologico nazionale di Crotone;
- Museo archeologico di Capo Colonna, ĉe la Area archeologica di Capo Colonna;
- Museo civico di Crotone, ĉe la Kastello de Karlo la kvina;
- MACK, ĉe la palazzo Barracco;
- Galleria d'arte presso Crotone vecchia "Bastione Toledo";
- Libreria Cerrelli, fondita je la fino de la deknaŭa jarcento. Estas inter la plej antikvaj de Calabrio.
Bild-galerio redakti
-
Krotono en malnova foto
-
Kastelo de Karlo la kvina
-
La romia boato en strato Giovanni Paolo la dua
-
Laŭmara promenado
-
La katedralo
-
Placo Rino Gaetano
-
"Monumento ai Caduti del Mare"
-
La nura restinta kolumno de la Templo de Hera Lacinia
Fari redakti
Lerni redakti
Labori redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti