| ||
Lando | Benino | |
Loĝantaro | ĉ.700 000 (2013) (ĉ. 2 400 000 kun antaŭurbaro) | |
Alto | 3m |
Kotonuo (france Cotonou /kɔtɔ'nu/; fonua elparolo: kùtɔ́nû) estas urbo en suda Benino (okcidenta Afriko). Ĝi ne estas la ĉefurbo de Benino, sed ĝia plej grava urbo de ekonomia vidpunkto.
Kompreni
redaktiKotonuo situas en la suda parto de Benino, apud la marbordo, sur mallarĝa strio inter la Atlantika Oceano kaj la Lago Nokoué. La urbo estas fendata de kanalo kunliganta la lago kun la oceano kaj larĝa plejparte inter 200 kaj 300m; la kanalon trairas 3 pontoj.
Historio
redaktiSub la Reĝlando Dahomejo Kotonuo estis nur vilaĝo de fiŝkaptistoj.
En 1868 la reĝo Glélé cedis la areon de Kotonuo al la francoj (poste, en 1894, la tuta Dahomejo falis sub la francan regadon). La francoj necesis bonan havenon por la kunligoj, kaj en Kotonuo ili trovis tre taŭgan lokon. Nova, granda haveno estis konstruita en 1908, kaj la vilaĝo kreskis rapide ĝis vera urbo.
Klimato
redaktiAliri
redaktiAliri avie
redaktiEstas flughaveno en Kotonuo, la Internacia Flughaveno "Cardinal Bernardin Gantin" (IATA-kodo COO), kiu estas la plej grava flughaveno en Benino. La plimulto de la flugoj kunligas Kotonuon kun aliaj afrikaj urboj; estas tamen rektaj kunligoj ankaŭ kun Parizo kaj Istanbulo.
Retejo: www.aeroport-cotonou.com (nur en la franca).
Aliri trajne
redaktiTrajnoj kunligas Kotonuon nur kun aliaj lokoj en suda Benino. Laŭplane, la nuna linio Kotonuo-Parakou (ĉirkaŭ 400km) atingos estontece Niamey en Nigero. Du aliaj mallongaj linioj en suda Benino estis forlasitaj antaŭ kelkaj jardekoj.
Ne estas fervojaj kunligoj kun eksterlando.
Aliri buse
redaktiAliri ŝipe
redaktiTransportiĝi
redaktiVidi
redaktiFari
redaktiAĉeti
redaktiVendejaroj
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiLoĝi
redaktiSekureco
redaktiEsperanto
redaktiEn Kotonuo okazis la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE, 29-a de decembro 2013 - 4-a de januaro 2014).
Seminarioj por Virinoj ("kursoj SEVI") okazis jam kvar fojojn, du en 2015 kaj poste en 2019 kaj en 2020. Ilin gastigis la hotelo kaj kulturcentro JOCA.
En 2021 la tradicia jara ILEI-Kongreso okazos en JOCA, en Kotonuo, de la 7-a al la 14-a de aŭgusto. Informoj haveblaj ĉi tie.
Lokaj esperantistoj
redaktiEn Kotunuo estas la sidejoj de du esperantaj asocioj, Benina Esperanto-Asocio (retejo, paĝo ĉe Fejsbuko) kaj Scio Sen Bariloj (paĝo ĉe Fejsbuko).