senmarborda lando en centra Azio kaj orienta Eŭropo, apud Rusio, Ŝinĝango, Kirgizio, Uzbekio, Turkmenio kaj Kaspio
Tero > Eŭrazio > Azio > Centra Azio > Kazaĥio
Kazaĥio
Kazaĥio (KZ) Flago
Almato
Situo de Kazaĥio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Astano
Areo 2 724 902
Loĝantaro 17 397 200 (2014)
Monunuo Kazaĥa tengo (₸, KZT)
Horzono UTC+5, UTC+6

Kazaĥio estas la plej granda lando de Centra Azio.

Urboj redakti

Tereno redakti

Kun areo de 2,7 milionoj da kvadrataj kilometroj, Kazaĥio estas la naŭa plej granda lando en la mondo. Ĝia grando preskaŭ ekvivalentas al tiu de okcidenta Eŭropo.

Situanta inter la okcidenta Azio kaj la plej orienta parto de Eŭropo, ĝia ampleksiĝo donas al ĝi varian topografion. La lando etendiĝas sur enorma stepo situanta inter la Kaspia Maro kaj la Altaj-montaro. En la Kaspia Maro estas la Insularo Tjulenij.

Sude, ĝi havas landlimojn kun la dezerto Kyzylkum, situanta inter la Arala Maro kaj la tiel nomata Stepo de la Malsato (Betpak Dala), en la nordo troviĝas la plataĵoj de la lago Balĥaŝo kaj oriente la montarbranĉoj de la montoj Altajo kaj Tianŝan.

 
la lago Balĥaŝo
 
Valo de kasteloj en la kanjono Ŝarin en Tianŝan

La rivera reto estas tre neregula kaj la ĉefaj riveroj trairas plejparte rande de la lando. En Kazaĥio estas proksimume 48 000 lagoj kun suma areo de 45 000 km². 94% de ili havas surfacon malpli grandan ol 1km². Parto de la lagoj entenas dolĉan akvon kaj parto salan. Tutmonda unikaĵo estas la lago Balĥaŝo (la 15-a plej granda en la mondo), kiu estas duone dolĉakva kaj duone salakva. Krome en la lando estis estigitaj pli ol 4.000 fiŝlagoj kaj akvobaraĵoj.

Rin-dezerto (ruse Рын-пески, kazaĥe Нарын құмы, Narın qumı) estas dezerto en okcidenta Kazaĥio. Ĝi situas norde de la Kaspia maro kaj sudoriente de la Ĉevolga Altaĵo, inter la subaj riverfluoj de Volgo kaj Uralo.

Regionoj redakti

Kazaĥio estas dividata en 14 regionoj aŭ provincoj (oblıstar; singulare: oblısı/облысы/وبلىسى kaj tri respublikaj urboj (qala; singulare: qalası):

  1. Provinco Akmola (Kokŝetau)
  2. Nursultano
  3. Provinco Aktobe (Aktobe)
  4. Provinco Almato (Taldikorgano)
  5. Almaty (kazaĥe : Алматы)
  6. Provinco Atirau (Atirau)
  7. Provinco Orienta Kazaĥio (Öskemen)
  8. Provinco Karagando (Karagando)
  9. Provinco Kostanajo (Kostanaj)
  10. Provinco Kizilordo (Kizilordo)
  11. Baikonur
  12. Provinco Mangistau (Aktau)
  13. Provinco Norda Kazaĥio (Petropavlo)
  14. Provinco Pavlodaro (Pavlodar)
  15. Provinco Suda Kazaĥio (Ŝimkento)
  16. Provinco Okcidenta Kazaĥio (Oral)
  17. Provinco Ĵambilo (Taraz)

Transportoj redakti

Fervojoj redakti

 
Sojuz al Kosmodromo de Bajkonur

La Fervoja transporto en Kazaĥio konsistas el fervoja reto de pli ol 13 000 km, ekspluatata de Kazaĥiaj fervojoj (KTZ). Heredaĵo de Sovetunio, ĝi suferis el manko de investoj post sendependeco. Sed tiuj ĉi forte kreskis, kaj ĝi nun estas moderniĝanta. Post kiam Kazaĥio fariĝis sendependa, la uzado de la fervoja reto malkreskis, kaj riparado fariĝis minimuma. Hodiaŭ konscia pri la bezono renovigi kaj modernigi la fervojan sistemon, grava komponanto de la transport-sektoro, Kazaĥio enkondukis vastan projekton de renovigo.

Flughavenoj redakti

Estas 26 flughavenoj en Kazaĥio.

Eksteraj ligiloj redakti