ĉefurbo de Egiptio
Kairo
Kairo
Placo Midan Talaat Harb
Lando Egiptio
Loĝantaro 16.000.000

Kairo estas la ĉefurbo de Egiptio ĉe la rivero Nilo. La plej granda urbo de Afriko, ĝi estas la 13-a laŭ la kvanto de loĝantoj en la tuta mondo.

Kairo famas pro sia historio. Ĝi kunigas la antikvan historion de faraona epoko, monumentojn de la frua egiptia kristaneco kaj la belegajn specimenojn de la mezepoka islama arkitekturo.

Kvankam forte ligita al la pasinteco, Kairo havas bolantan modernan socion. La distrikto ĉirkaŭ la placo Midan Tahrir kun domoj plejparte konstruitaj en la 19-a jarcento estas konata kiel „Parizo ĉe Nilo“. Inter la modernaj apudurboj eblas nomi Ma'adi kaj Heliopolis.

La plej bona tempo por viziti la urbon estas aŭtuno aŭ printempo, kiam ankoraŭ ne estas varme.

Pro la revolucio de la jaro 2011 la urbo iĝis malpli vizitata, sed tio estas nur avantaĝo por la nuna turisto, kiu povas viziti popularajn vidindaĵojn sen svarmo de aliaj turistoj ĉirkaŭe.

Antaŭ ol viziti la urbon, estas bona ideo lerni la arabstilajn ciferojn (ili multe similas al la eŭropstilaj kaj havas la saman fonton). En hoteloj kaj aliaj turismaj institucioj laborantoj ofte posedas la anglan aŭ eĉ aliajn popularajn lingvojn: la francan, la germanan, la rusan kaj aliajn.

Kompreni redakti

Historio redakti

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Suveniroj redakti

Atentu, ke koraloj kaj kelkaj aliaj memoraĵoj estas malpermesitaj por kunpreni forveturante el la lando: pri tio oni atentigos vin ĉie en la flughavenoj kaj aliaj lokoj.

Ĉar la antikvaj loĝantoj de Egiptio adoris animalojn, estas multaj statuoj de birdoj, ŝakaloj, skaraboj kaj aliaj animaloj vendataj en merkatoj kiel suveniroj. Escepte oftaj estas la katformaj figuroj de diino Bast, kiu simbolas ĝojon.

Multaj vendejoj specialiĝas pri odoraĵoj. Se vi volas aĉeti kvalitan aroman oleon, prefere iru al specialigita vendejo, ne al ajna suvenira butiketo.

Egiptio ravas per la elekto de relative malmultekostaj arĝentaj kaj oraj ornamaĵoj.

Falsaĵoj bedaŭrinde ne estas raraj en Egiptio. Inter la plej ofte falsigataj objektoj estas papirusoj.

Populara egiptia suveniro estas via nomo produktita laŭ la antikva maniero en kartuŝo (kadro ĉirkaŭ la nomo). Siatempe kartuŝoj helpis al la unuaj esplorintoj kompreni, kiel funkcias la antikva egipta skribsistemo.

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.