| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Okcidenta Hungario | |
Loĝantaro | 11 805 | |
Alto | 277 |
Kőszeg (germane: Güns) estas historia urbo kaj signifa turisma celloko en okcidenta Hungario apud la landlimo de Aŭstrio.
Kompreni redakti
Kőszeg situas parte sur ebeno, parte sur montetoj kaj montoj apud la aŭstra landlimo.
Historio redakti
Kőszeg dum la mezepoko estis familia nesto de magnata familio. Pro proksimeco de Aŭstrio la urbeto ofte apartenis al Habsburga Imperio. Post la mezepoko la turkoj sieĝis la fortikaĵon nur unufoje en 1532. La fortikaĵo heroe rezistis kaj la okupo nur estis simbola. De tiam oni ĉiam sonoras je la 11-a horo en Kőszeg. En la 19-a jarcento la fervoja linio ne ligis Kőszeg, tial la urbo konstruis novan fervojan linion inter Szombathely kaj Sopron. En la 2-a mondmilito supozeble nur Kőszeg ne estis bombardita. Dum la socialismo okazis malevoluo pro la fifama Fera Kurteno. Tiam la hungaroj povis viziti la urbon malfacile, ofte okazis policaj kontroloj. Tamen la urbo profitis el tio, en Kőszeg oni apenaŭ konstruis fabrikojn kaj novajn kvartalojn, la urbo gardis la historian etoson. Tre longe Kőszeg estis la plej malgranda hungara urbo.
Klimato redakti
Kőszeg troviĝas en modera, kontinenta klimato, sed iomete la pluvoj estas pli oftaj, ol en la aliaj regionoj.
Eniri redakti
Kőszeg estas alirebla voje kaj trajne el Szombathely, krome estas vojo el Aŭstrio. En la 20-a jarcento la fervoja linio estis interrompita kaj en la hungara flanko la urbo havas finhaltejon. Ne povas plu vojaĝi al Aŭstrio. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Vieno.
Eniri trajne redakti
Kőszeg havas trajnan finhaltejon el Szombathely, kie nur normalaj (ne rapidaj) vagonaroj trafikas.
Transportiĝi redakti
Kőszeg estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj. Ekde 2008 la landlimo inter Aŭstrio-Hungario estas senĝene trairebla pro Traktato de Schengen.
Transportiĝi perpiede redakti
Kőszeg havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La apudaj montoj donas ekskursajn eblecojn al turistoj.
Publika transporto redakti
En Kőszeg loka aŭtobusa trafiko ne estas ekde 2017.
Transportiĝi aŭte redakti
Kőszeg havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
Inter la kirkoj menciindas la katolikaj, dum la historio pro proksimeco de Vieno la urbo estis firme katolika, Jen ili:
- w:eo:Preĝejo de Sankta Jakobo (Kőszeg)
- w:eo:Preĝejo de Koro de Jesuo (Kőszeg)
- w:eo:Preĝejo de Emeriko de Hungario (Kőszeg)
- w:eo:Preĝejo de Sankta Kruco (Kőszeg) sur montopinto
Aliaj kirkoj redakti
Fari redakti
- viziti la fortikaĵon
- viziti la elvidejon, kiu duone apartenas al Aŭstrio
- promenadi en la historia urboparto
- viziti muzeojn
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Kőszeg.
Vendejaroj redakti
- Árkádia Bevásárló Központ
Manĝi redakti
- Ibrahim
- Portré Étterem
- Boszorkánykonyha
- Kék Huszár Vendéglő
- Arany Strucc Étterem
- Tégláskert Vendéglő
Trinki redakti
- Tóth Pincészet
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Plej proksime en Szombathely estas.
Hoteloj redakti
- Hotel Írottkő
- Benedict Hotel Kőszeg
- Harangtorony Szálló
Sekureco redakti
- Kőszeg konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti