Itako
Itako
(Ιθάκη)
Statuo de Odiseo en Vathi
Lando Grekio
Regiono Ioniaj Insuloj
Loĝantaro 3200 (2011)
Alto 0-806 m

Itako (greke Ιθάκη /i'θaki/) estas malgranda insulo (96 km²), ano de la Ioniaj Insuloj en okcidenta Grekio.

Kompreni redakti

 
Itako (Grekio)
DEC

Itako estas longa kaj mallarĝa. Laŭ la direkto N-S ĝi longas ĉirkaŭ 23 km, sed en ĝia plej mallarĝa kolo malpli ol 1000 m disigas la orientan kaj la okcidentan marbordojn. (Norde kaj sude de la kolo ĝi estas ĝis 5-6 km larĝa.)

La insulo estas plena je krutaj montetoj. La plej alta atingas 809 m (en la norda parto), kiu estas respektinda alto en tiom malgranda insulo. En la suda parto, montetoj atingas 500-600 m.

Marbordoj estas krutaj kaj rokaj, kaj plaĝoj (pli ofte ŝtonetaj ol sablaj) estas malmultaj kaj malgrandaj. Estas tamen menciinde ke pluraj el tiuj plaĝetoj estas aparte ĉarmaj, kaj atingeblaj nur piede aŭ boate.

Itaka ne estas riĉa je monumentoj, kvankam kelkaj ja estas troveblaj. La ĉefa allogo estas la famo liganta Itakon al Odiseo, ĝia mita reganto en tre antikva tempo.

Historio redakti

Itako ekfloris en la tempo de la Mikena civilizo, precipe inter 1500 kaj 1000 a.K. La fama Odiseo, pri kiu rakontas la epopeo de Homero, estis verŝajne unu el la reĝoj de tiu tempo. Laŭ Homero en tiu tempo Itako superregis ankaŭ Kefalonion, Zakinton kaj pluajn apudajn lokojn.

En la postaj jarcentoj Itako falis sub la Doroj kaj iĝis malgrava insulo, dependanta de Korinto. En 180 a.K. ĝi estis akirita de Romio, kiu jam regis Korfuon kaj Zakinton.

Dum la Mezepoko ĝi restis sub la Bizanca imperio ĝis ĉirkaŭ 1100. La Normandoj, konkerintaj Suditalion, provis konkeri la Ioniajn Insulojn dum ĉirkaŭ unu jarcento. Ili sukcesis ĉirkaŭ 1185, sed ilia regado ne longe daŭris, ĉar baldaŭ en Suditalio aliaj regantoj anstataŭis la Normandojn, kaj dume Itako kaj Kefalonio iĝis preskaŭ sendependaj sub la regado de grafoj (Orsini, Tocco).

En 1479 la Otomana imperio, post Grekio, konkeris ankaŭ Itakon kaj Kefalonion. La lasta reganto, Leonardo la 3-a, grafo de Kefalonio kaj Zakinto, petis la helpon de la Venecia respubliko, kiu komencis militon kontraŭ la Otomanoj en la Ioniaj Insuloj. Fine la Otomanoj estis forpelitaj de Itako (kaj de la ceteraj Ioniaj insuloj) kaj Itako ekde 1500 estis oficiale aneksita al la Venecia respubliko.

Sed dum la dudekjara milito la plimulto de la loĝantoj mortis aŭ forfuĝis kaj en 1500 Itako estis preskaŭ senhoma. Nur post pli ol 100 jaroj ĝi denove iom prosperis. Ĉirkaŭ 1800, fakte, ĝi ja estis tre prospera, danke al transmara komercado (precipe al la Nigra Maro), kaj entenis 8000 loĝantojn (hodiaŭ ili estas ĉirkaŭ 3000).

Post la fino de la Venecia respubliko (1797), Itako sekvis la historion de la Ioniaj insuloj kaj en 1864 eniris Grekion.

Klimato redakti

Aliri redakti

Itako estas atingebla nur ŝipe aŭ boate. Kompreneble, oni povas kunporti aŭton aŭ biciklon per pramoj.

Havenoj estas ĉefe ĉe la orienta marbordo (Friskes, Kioni). Ili gravas ĉefe por la kunligoj kun la kontinenta Grekio.

Ĉe la okcidenta marbordo estas la haveno Pisaetos, aparte grava por la vojaĝantoj celantaj Kefalonion (la vojaĝo Pisaetos-Sami longas nur 12 km) sed utila ankaŭ por aliaj celoj.

Kelkaj kompanioj estas:

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Itako




Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.