| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 10 206 | |
Alto | 179 |
Gárdony estas malgranda lagoborda urbo kaj populara banloko en meza Transdanubio en Hungario.
Kompreni redakti
Gárdony situas sur ebenaĵo laŭ suda bordo de w:eo:Velence (lago). Székesfehérvár troviĝas 19, Budapeŝto 47 kilometrojn.
Historio redakti
La unua hungara mencio pri Gárdony okazis en 1260. Inter 1543-1684 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tiam la areo estis apenaŭ loĝata. En 1861 alvenis la unua trajno, poste ĝi portis somerumantojn. Komenciĝis la evoluo. Gárdony akiris urborajton en 1989 kune kun la aliĝintaj vilaĝoj Agárd kaj Dinnyés.
Klimato redakti
Gárdony troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri redakti
Gárdony estas bone alirebla voje kaj trajne, sed la plej gravaj rapidvagonaroj ne haltas.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Gárdony situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Székesfehérvár. Iama vilaĝo Agárd havas apartan stacidomon.
Eniri aŭtobuse redakti
Gárdony situas laŭ la malnova ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Székesfehérvár.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Gárdony havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Publika transporto redakti
En Gárdony la longdistancaj aŭtobusoj havas plurajn haltejojn por la loka trafiko.
Transportiĝi aŭte redakti
Gárdony havas urban vojreton por aŭtoj. Tio ne sufiĉas en la somera feria periodo.
Transportiĝi ŝipe redakti
Gárdony havas havenon, kie somere ŝipoj trafikas. Estas ebleco pri velboatado.
Vidi redakti
- pluraj kristanaj kirkoj
- memormuzeo pri hungara romanisto w:eo:Géza Gárdonyi
Fari redakti
- bani en la lago somere, la akvo longe ne profundiĝas, tial la loko estas konvena por infanoj aŭ nenaĝantoj
- bani en la termala banejo
- se frostas, estas ebleco glitkuri sur glacio de la lago
- la kanejo donas ornitologiajn vidojn kun fiŝkaptaj eblecoj (kun permesoj)
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
- Penny Market Gárdony
- Spar Market
Manĝi redakti
- Ponty Étterem
- Kéktó Restaurant
- Gulyás Csárda Agárd
- Fehér Fregatt Vendéglő
- Nadas Étterem
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Pisztráng Kemping
Hosteloj redakti
- Touring Hotel Gárdony
- Velencei-tó Park Hostel
Hoteloj redakti
- Piramis Hotel
- Hotel Nautis
- Vital Hotel****
Sekureco redakti
- Gárdony konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Pákozd kun montoj ĉe la alia flanko de la lago.
Rimarkoj redakti