| ||
Lando | Turkio | |
Areo | 90 442 km² | |
Loĝantaro | 9 897 313 (2014) | |
Horzono | UTC+2 (somere UTC+3) |
Egea regiono de Turkio (turke: Ege Bölgesi) estas regiono de Turkio.
Subregionoj redakti
Urboj redakti
La plej granda urbo en la turka Egea Regiono estas:
- Izmiro (turke İzmir, greke Σμύρνη), grava haveno ĉe la Egea maro, kun ĉ. 3 milionoj da loĝantoj (4½ kun la provinco).
La ceteraj urboj estas pli malgrandaj. La plej gravaj estas la provincaj ĉefurboj:
- Denizli, kun ĉ. 500mil loĝantoj
- Manisa, kun ĉ. 300mil loĝantoj
- Kütahya, kun ĉ. 250mil loĝantoj
- Ajdino (turke Aydın), kun ĉ. 200mil loĝantoj
- Uŝako (turke Uşak), kun ĉ. 200mil loĝantoj
- Afyonkarahisar, kun ĉ. 200mil loĝantoj
En la provinco de Izmiro estas turisme grava la urbo Bergama (ĉ. 60mil loĝantoj) pro la ruinoj de la antikva urbo Pergamo sur apuda monteto.
Nur en la provinco de Muglo (turke Muğla) ne estas urboj kun pli ol 100mil loĝantoj. Tie estas tamen turisme gravaj urbetoj:
- Bodrum, antikva helena urbeto meze de ĉarma marbordo;
- Marmaris, ankaŭ antikva helena urbo kun apuda ĉarma marbordo.
Aliaj cellokoj redakti
En la turka Egea Regiono estas la ruinoj de pluraj antikvaj urboj ne plu (aŭ preskaŭ ne plu) loĝataj, gravaj turismaj celoj por la amantoj de historiaj konstruaĵoj:
- proksimaj al la marbordo, de nordo al sudo:
- Efeso (esperante ankaŭ Efezo), en la provinco de Izmiro, iam helena kolonio kun antaŭa historio, menciita ankaŭ en la Nova Testamento; (*)
- Priene, en la provinco de Ajdino, alia helena kolonio, pli malgranda ol Efeso kaj Mileto;
- Mileto, en la provinco de Ajdino, kun historio simila al Efeso;
- Didima, ankaŭ en la provinco de Ajdino, iam konata pro la sanktejo de Apolono kun fama orakolo;
- malproksimaj de la marbordo, de nordo al sudo:
- Sardeso, en la provinco de Manisa, iam ĉefurbo de Lidio;
- Afrodisias, en la provinco de Ajdino; (*)
- Hierapolo (esperante ankaŭ Hierapoliso), en la provinco de Denizli. (*)
Aldonendaj estas ruinoj tute apude de nuntempe loĝata urbo:
- Pergamo (nuntempe Bergama) (*)
(*) UNESCO metis Pergamon, Efeson, Afrodiasias kaj Hierapolon en la liston de la Monda Heredaĵo.
Por la amantoj de birdobservado gravas la Lago Bafa kaj la ĉirkaŭa parko, aldone la buŝo de la rivero Meandro, nuntempe parto de nacia parko.
Kompreni redakti
Tereno redakti
Historio redakti
Klimato redakti
Eniri redakti
Eniri aviadile redakti
La plej gravaj flughavenoj en la regiono estas:
- Adnan Menderes, internacia flughaveno de Izmiro (IATA-kodo: ADB)
- flughaveno Milas-Bodrum, inter la du urbetoj (IATA-kodo: BJV)
- flughaveno de Dalaman (IATA-kodo: DLM)
Aldone, estas kelkaj flughavenoj uzataj nur de naciaj flugoj, ekzemple ĉe Uŝako kaj Ajdino.
Eniri trajne redakti
Eniri buse redakti
Eniri ŝipe redakti
La plej oftaj ŝipaj kunligoj al/de la havenoj en la turka Egea Regiono estas kun la apudaj grekaj insuloj:
- Ĥio, kunligata kun Çeşme
- Samoso, kunligata kun Kuşadası
- Koo, kunligata kun Bodrum
- Rodoso, kunligata kun Marmaris kaj Fethiye
Eblas atinge ŝipe la regionon de pli malproksimaj grekaj havenoj ŝanĝante ŝipon en unu el la menciitaj insuloj (kie ankaŭ okazos pasporta kontrolo).
Multaj el la ŝipaj kunligoj okazas per pramoj.
Eniri aŭte redakti
Moviĝi redakti
Piede redakti
Per publika transporto redakti
Trajne redakti
Buse redakti
Ŝipe redakti
Aŭte redakti
Vidi redakti
10 - Izmiro, la antikva Smyrna, nun tria urbo de Turkio pri loĝantaro, vigla komerca haveno ĉe la Egea Maro, proponas al la turistoj la antikvan agora kaj plurajn pluajn historiajn vidindaĵojn de diversaj epokoj.
11 - Pergamo estis antikva helena urbo kaj ĉefurbo de reĝlando, konstruita sur la supro de monteto. Nun de ĝi restas nur gravaj ruinoj, agnoskitaj de UNESCO en la Monda Heredaĵo. Tamen la urbo pluvivas, preskaŭ sub la sama nomo, en la nuntempa Bergama, kuŝanta je sia piedo.
12 - Efeso estis unu el la plej gravaj helenaj kaj poste romiaj urboj ĉe la azia marbordo, menciita ankaŭ en la Nova Testamento. Dum la mezepoko, ĝi estis forlasita de siaj loĝantoj, kaj nur restis tioman abundon da gravaj ruinoj ke UNESCO enlistigis ĝin en la Monda Heredaĵo.
20 - Manisa, antikve Magnesia, entenas plurajn historiajn islamajn preĝejojn kaj kelkajn restaĵojn de la antikva urbo.
Fari redakti
Komuniki redakti
Lerni redakti
Labori redakti
Aĉeti redakti
Manĝi redakti
Tradiciaj manĝaĵoj redakti
Vegetarismo kaj veganismo redakti
Trinki redakti
Alkoholaĵoj redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Sano redakti
Respekto redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Esperantaj renkontiĝoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti