Burgaso
Burgaso
Бургас Burgas
Lando Bulgario
Loĝantaro 203.017 (2016)
Alto 30m

Burgaso (bulgare: Бургас Burgas) estas urbo en orienta Bulgario, ĉe la bordo de la Nigra Maro. Ĝi estas fama turisma celo.

Kompreni redakti

 

Burgaso kuŝas ĉe golfo de la Nigra Maro, inter la maro kaj apudaj marbordaj lagoj, kaj pro tio ĝi estas la plej grava haveno de Bulgario. Danke al haveno, ĝi iĝis ankaŭ industria urbo.

Aliflanke, la ĉeesto de vastaj sablejoj kaj la milda klimato favoris turismon jam en la pasinteco (ĉefe ekde la Okcento).

En la urbo loĝas ĉirkaŭ 200mil homoj.

Historio redakti

Klimato redakti

Aliri redakti

Aliri avie redakti

En Burgaso estas internacia flughaveno, fakte la dua flughaveno en Bulgario post Sofio.

Retejo estas: Burgas Airport (en la angla kaj en la bulgara).

Flugoj estas pli oftaj dum somero.

La urba busa linio 15 kunligas la flughavenon kun la urbocentro.

Aliri trajne redakti

La trajna vojaĝo inter Burgaso kaj Sofio daŭras almenaŭ 6 horojn. Inter Sofio kaj Stralĝa (Стралджа, ĉ. 80km okcidente de Burgaso) estas du ebloj, tra Plovdivo kaj tra Kalofero (paralelaj fervojoj).

Aliri buse redakti

Aliri aŭte redakti

Autoŝoseo A1 kunligas Burgason kun Sofio.

Tiuj, kiuj venas de okcidenta Eŭropo, povas veturi tra Beogrado (aŭtoŝoseoj A1 kaj A3 ĝis la landlimo inter Serbio kaj Bulgario). De tie necesas uzi ordinarajn vojojn ĝis Sofio (ĉ. 50km + ringoŝoseo).

Tiuj, kiuj venas de Grekio, povas atingi Sofion per A25 (en Grekio) + A3 (en Bulgario). En Bulgario, tamen, A3 ne estas kompleta, necesas foriri apud Dolna Gradeŝnica kaj veturi tra ordinara vojo dum ĉ. 40km preskaŭ ĝis Blagoevgrado.

Tiuj, kiuj venas de Turkio, povas kompletigi la tuta vojaĝon de Istabulo al Burgaso tra aŭtoŝoseo (O-3 en Turkio, A4 + A1 en Bulgario), kvankam la vojaĝo estas sufiĉe pli longa ol rekta linio. Eblas pli malgrandigi la kvanton de km per ordinaraj vojoj inter Edirne kaj Veselinovo, aŭ inter Babaeski kaj rekte Burgaso.

Fine, la vojaĝantoj venantaj de Rumanio devas uzi plejparte ordinarajn vojojn.

Aliri ŝipe redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Burgaso
 

1 Aleksandrovska (Александровска) estas longa nord-suda aleo tra la centro, rezervita al la piedirantoj. La flanka bildo montras la Kompason (Компаса), ĉe unu el ĝiaj vojkrucoj.


 

2 Katedralo sanktaj Kirilo kaj Metodio (Св. св. Кирил и Методий, ortodoksa), konstruita inter 1897 kaj 1907.




 

3 Armena Ortodoksa Preĝejo (Арменска православна църква), konstruita en 1855.




Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.