Boa Vista (Kaboverdo)
Boa Vista
Lando Kaboverdo
Loĝantaro 16 621 (2017)
Alto 0-387 m

Boa Vista estas insulo en Kaboverdo.

Kompreni redakti

Boa Vista (en la portugala la nomo signifas "bona vidado") estas la plej orienta de la grandaj insuloj de Kaboverdo. Kun 620km² ĝi estas la tria laŭ grando, sed en ĝi loĝas stabile nur 16mil homoj, ĉar ĝi estas ankaŭ tre seka, en pluraj lokoj eĉ dezerta. La insulo estas plejparte ebena, la plej alta pinto (monto Estancia) atingas nur 387m.

En Boa Vista situas unu el la tri internaciaj flughavenoj de la tuta Kaboverdo. Pro tio, ĝi estas facile atingebla de la fremdaj turistoj. Multaj restas en la insulo, ĉar la arida klimato, malfavora al la terkulturistoj, estas male favora al tiuj kiuj emas plaĝojn kaj marbanojn.

La ĉefurbo de la insulo estas Sal Rei.

Ŝatataj en Boa Vista estas la tradicia muziko, la sablaj dunoj, la longegaj plaĝoj. La insulo estas konata ankaŭ pro la abundo de martestudoj.

Historio redakti

Kvankam verŝajne la insulo estis jam konata, oficiale ĝin malkovris en 1460 Antonio de Noli, kiu iĝis la unua reganto de la kaboverda insularo sub la portugala reĝo.

La insulo estis senhoma kaj tia restis ankaŭ post la malkovro, ĝis 1620, kiam la unua vilaĝo naskiĝis danke al la produktistoj de mara salo. La produktado de salo estis tiom grava en Boa Vista, ke ĝia ĉefurbo nomiĝas Sal Rei = "Salo Reĝo".

Krom la salo, estis malmulte da aliaj ebloj - nur iom da bredado de bovoj kaj kaproj. La nombro de loĝantoj restis tial ĉiam malgranda.

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

En Boa Vista, proksime al ĝia ĉefurbo Sal Rei (7 km), estas la Internacia Flughaveno Aristides Pereira (kodo: BVC), malfermita en 2007.

Oficiala retejo: www.asa.cv/aeroportos/aeroporto-da-boavista.

Eniri ŝipe redakti

Kvankam estas kutime konsilinde atingi la insulon Boa Vista aviadile, ankaŭ ŝipoj (ofte pramoj) haveblas por vojaĝantoj venantaj de aliaj kaboverdaj insuloj.

Ni mencias ĉi tie CV Interilhas. Linio 2 kunligas Boa-n Vista-n kun la insuloj Sal (2h), São Nicolau (5h) kaj São Vincente. Linio 6 kunligas ĝin kun Sal kaj Santiago (4h30, 7h por nokta vojaĝo).

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Boa Vista


Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.