urbo en Egiptio
Tero > Afriko > Nord-Afriko > Egiptio > Aleksandrio
Aleksandrio
Aleksandrio
(الإسكندرية Al Iskandariyah)
Lando Egiptio
Regiono Nildelto
Loĝantaro 4 984 387 (2016)
Alto 7m

Aleksandrio (arabe الإسكندرية Al Iskandariyah, antikve Αλεξάνδρεια Aleksandreia, internacie Alexandria) estas urbo en norda Egiptio, kun ĉirkaŭ 5 milionoj da loĝantoj.

Kompreni redakti

Aleksandrio kuŝas ĉe la bordo de la Mediteraneo, en la fruktodona ebenaĵo estigita de la delto de Nilo.


Historio redakti

 
Antikva Aleksandrio

Aleksandrio estis fondita de Aleksandro la Granda en la jaro 331 a.K. en favora loko ĉe la egipta marbordo. Eta insuleto (Pharos) ebligis krei du havenojn; nuntempe la insuleto estas plene kunigita kun la urbo, sed la du havenoj ankoraŭ estas en la sama lokiĝo. Kaj malantaŭe estis sala marŝo (Μαρεῶτις Mareotis, nuntempe مريوط Marjut), tiam pli vasta ol hodiaŭ.

Granda urbo je la tempo de la reĝino Kleopatro, kiu vivis kaj mortis ĉi tie, ĝia sorto dependis precipe de la mara komercado, kaj kiam ĝi malgrandiĝis dum la 3-a kaj 4-a jarcento ankaŭ Aleksandrio malfloris. Malbonan frapon aldonis en la jaro 365 p.K. la cunamo kiu per ondo alta 12m detruis la havenojn kaj grandan parton de la urbo mem.

La araboj, konkerintaj la urbon en 640, preferis Kairon al Aleksandrio kaj la urbo plu malgrandiĝis (oni diras ke nur 150 homoj ankoraŭ loĝis en ĝi en la 13-a jarcento).

Sed fine, en la Okcento, venis reganto kiu emis renovigi la rolon de Aleksandrio kiel ĉefa haveno de Egiptio: la paŝao Muhammad Ali, reganto de Egiptio sub la Otomana Imperio. Li konstruigis novan kanalon inter Nilo kaj Aleksandrio (1820) kaj renovigis la havenojn. Aleksandrio profitis ankaǔ de la kresko de la eŭropa komercado kaj de la proksimeco al la Sueza Kanalo, malfermita en 1867.

Klimato redakti

Vintroj estas mildaj, kun temperaturo kutime inter 9°C kaj 20°C. Someroj estas varmaj, sed malpli varmaj ol la dezerto; la temperaturo kutime atingas aŭ malmulte superas 30°C dum la centra parto de la tago.

Pluvoj estas malabundaj (200 mm jare) kaj okazas preskaŭ nur vintre.


Aliri redakti

Aliri avie redakti

La internacia flughaveno de Aleksandrio (kodo: HBE) estas ĉ. 50km sudokcidente de la urbo, apud Burĝ al-ˁArab (برج العرب, egipta prononco Borg el-Arab). En 2010 ĝi anstataŭis la malnovan flughavenon (kodo: ALY) en Al-Nuzha (النزهة), pli proksiman al la urbo.

Aliri ŝipe redakti

Aliri trajne redakti

La trajnveturo inter Aleksandrio kaj Kairo daŭras 2h30-3h30 depende de la trajntipo.

Eblas atingi trajne plurajn aliajn urbojn en norda Egiptio.

Informoj ĉe: ENR (angle kaj arabe).

Aliri buse redakti

Aliri aŭte redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de centra Aleksandrio
 

10 - Fortikaĵo de Qait Bei


 

20 - Kom ed-Dikka (romiaj rujnaĵoj)


 

21 - Arkeologia Parko de la Kolono de Pompejo


 

50 - Nacia Muzeo de Aleksandrio


 

55 - Aleksandria Biblioteko (مكتبة الإسكندرية, Bibliotheca Alexandrina)


 

70 - Marborda promenvojo (Corniche)



Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

 
Kuŝari

Kuŝari (arabe كشرى‎) estas plato kun rizo, pastaĵoj, lentoj, kikeroj, tomata saŭco.

Falafel (arabe فلافل) estas troveblaj en preskaŭ la tuta Mezoriento. Ili estas kutime kikerbuloj, sed en Aleksandrio kaj aliaj partoj de Egiptio ili estas plej ofte fabobuloj.

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!