granda urbo en Ĉinio
Tero > Eŭrazio > Azio > Orienta Azio > Ĉinio > Ŝanhajo
Ŝanhajo
Ŝanhajo
(上海, Shànghǎi)
Lando Ĉinio
Loĝantaro 27 058 479 (2020)
Alto 4m

Ŝanhajo (ĉine: 上海, Shànghǎi) estas gravega urbo en orienta Ĉinio.

Kompreni redakti

 

Ŝanhajo kuŝas ĉirkaŭ ambaŭ bordoj de la rivero HuangPu, larĝa (ĉ. 600m) kaj mallonga (97km), ĝis ĝia buŝo sur la delto de la multe pli larĝa Jangzio. Ĝia haveno estas do en tre favora kondiĉo por komercado.

Hodiaŭ Ŝanhajo estas tre aktiva urbo, unu el la plej gravaj en Ĉinio pri ekonomio.

Plejparte Ŝanhajo havas modernan aspekton kun altaj konstruaĵoj kaj larĝaj vojoj. Estas ankaŭ historia kerno, kvankam ne granda.

Historio redakti

 
Templo de la urbaj diaĵoj en Ŝanhajo

Ŝanhajo estis nur vilaĝo, sed jam ekfloranta vilaĝo, sub la dinastio Tang; ĝia haveno estas menciita ekde la jaro 746.

Sub la dinastio Song Ŝanhajo pligrandiĝis kaj en 1072 estis oficiale nomita "komerca urbo". En tiu tempo ĝi havis 13 templojn kaj 7 pagodojn.

Sub la dinastioj Yuan kaj Ming la urbo plu prosperis. Du eventoj montras ĝian rapidan kreskon. En 1554 murego estis konstruita ĉirkaŭ ĝi por protekti ĝin de la japanaj piratoj; ĝi estas longa 5km. En 1602 templo estis fondita honore de la urbaj diaĵoj; tiaj temploj ordinare estis konstruitaj nur en la prefekturaj ĉefurboj sed Ŝanhajo, malgraŭ sia riĉeco, estis nur sidejo de malaltnivela distrikto.

Tre grava haveno por la tuta Ĉinio iĝis Ŝanhajo sub la dinastio Qing, tiel ke en 1732 la imperiestro movis la doganan oficejon de la prefektura ĉefurbo al Ŝanhajo.

Tamen, tia kresko kaptis la atenton de pluraj fremdaj ŝtatoj. Britio (1842), Francio (1847), Usono (1863), Japano (1895) trudis la imperiestron permesi la okupon de kelkaj areoj en la urbo, ekster la muregoj; la permeso daŭris ĝis la Dua Mondmilito.

Dume Ŝanhajo ne ĉesis kreski. En 1932 ĝi estis laŭ kelkaj fakuloj la kvina urbo en la mondo pri loĝantoj. Nun, laŭ pluraj fontoj, ĝi estas la tria, la dua aŭ eĉ la unua.

Klimato redakti

Laŭ la klasifiko de Köppen, la klimato de Ŝanhajo estas humida subtropika.

La vintra temperaturo malofte falas sub nulon (kvankam tio eblas, precipe nokte); la somera temperaturo dum la plej varmaj horoj ofte superas 30°C kaj en apartaj jaroj ĝi povas atingi 40°C (la maksimumo estis 40,8°C en aŭgusto 2013). Pluvas en ĉiuj sezonoj, pli abunde somere.

La plej konsilindaj sezonoj por turismaj vizitoj estas printempto kaj aŭtuno.

Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Oct Nov Dec Jaro
Avĝ alta temperaturo °C 8,1 9,2 12,8 19,1 24,1 27,6 31,8 31,3 27,2 22,6 17,0 11,1 20,2
Avĝ malalta temperaturo °C 1,1 2,2 5,5 10,9 16,1 20,8 25,0 24,9 20,6 15,1 9,0 3,0 12,9
Precipitaĵo mm 51 57 99 89 102 170 156 158 137 63 46 37 1147
Sunbrilaj horoj 123 116 126 156 173 148 218 221 159 161 147 148 1894
% Humideco 75 74 76 76 76 82 82 81 78 75 74 73 76,8
Fonto: Nacia Meteocentro de Ĉinio

Aliri redakti

Aliri avie redakti

Aliri trajne redakti

Aliri buse redakti

Aliri ŝipe redakti

Aliri aŭte redakti

Moviĝi redakti

 
Metroa reto de Ŝanhajo en novembro 2017 (alklaku por pligrandigi la bildon!)

Publika transporto redakti

La publika transporta reto en Ŝanhajo estas tre bona.

Estas preskaŭ 20 metroaj linioj, tre komfortaj. La linioj 1, 2 kaj 8 trairas la malnovan centron kaj kruciĝas apud la Placo de la Popolo. Indikoj estas en la ĉina kaj en la angla.

Pli malfacile estas uzi urbajn busojn por tiuj, kiu ne kapablas legi la ĉinan, ĉar indikiloj estas kutime nur en la ĉina.

Eblas ankaŭ uzi taksiojn.

La riveron Huangpu trairas ankaŭ kelkaj ŝipaj linioj.

Piediri redakti

Veturi aŭte redakti


Vidi redakti

 
Centra Ŝanhajo


Fari redakti

Aĉeti redakti

Utilas por kompreni la precojn koni la ĉinajn numerojn.

零 一 二 三 四 五 六 七 八 九 十 signifas 0-1-2-3-4-5-6-7-8-9-deko.

百 千 万 estas cento, milo kaj deko da miloj; notu ke 100 estas skribata 一百 (1 X 100, unu cento) kaj ekzemple 101, 110 estas skribataj 一百零一 (unu cento, nulo kaj unu), 一百一十 (unu cento kaj unu deko).

Ĉinoj uzas fingrojn por celi numerojn malsame de eŭropanoj, do estas konsilinde skribi.

(...)

Vendejaroj redakti

  • Tian Shan, la vendejaro de teo, ĉe Zhong Shan Nan Lu (中山南路)

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.