(Alidirektita el Ĵeĵu-do)
Tero > Eŭrazio > Azio > Orienta Azio > Sud-Koreio > Ĉeĝu (insulo)
Ĉeĝu (insulo)
Ĉeĝu
(제주도, Jejudo)
Ĉefurbo Jeju-si
Areo 1826 km²
Loĝantaro 692032 (2018)
Kreu kategorion "Ĉeĝu (insulo)"


La insulo Ĉeĝu (koree:제주도 ĉeĝudo: Ĉeĝu-insulo; en latinaj literoj kutime Jejudo aŭ nur Jeju) estas vulkana insulo en Sud-Koreio; ankaŭ la provinco, entenanta la ĉefan insulon kaj kelkajn etajn insuletojn, havas la saman nomon.

Kompreni redakti

 

Ĉeĝu situas sude de Koreio, inter ĝi kaj Japanio. Ĝi estis ekkreita de la vulkano Hallasan (t.e. "monto Halla") antaŭ 2 milionoj da jaroj; la vulkano erupciis lastfoje en la jaro 1007, kaj nun estas malaktiva. Ĝia pinto tuŝas 1950m kaj estas la plej alta en Sudkoreio (la plej alta en la tuta korea duoninsulo estas alia malaktiva vulkano en Nordkoreio, Pektusan, 2750m).

Dekoj da krateroj situas sur ĝiaj flankoj kaj ankaŭ pli malproksime en la insulo (unu eĉ en la maro, kiel insuleto), kaj aldone estas en pluraj lokoj dekoj da vulkanaj galerioj.

Sur la rokaj flankoj de la vulkano estas ankaŭ la antikva ĉiamverda arbaro Gotjawal. Nacia parko protektas kaj la vulkanon kaj la arbaron.

La ĉefurbo de la insulo havas la saman nomon de la insulo (Ĉeĝu), kun la aldono de "si", signifanta "urbo" (Ĉeĝu-si, Jeju-si, koree 제주시). Ĝi situas sur la norda marbordo. Ĉe la suda marbordo estas la dua urbo de la insulo, Seogwipo.

Historio redakti

Laŭ la mito, la insulo estis senhoma ĝis kiam tri diaĵoj (aŭ diaj homoj), Go (고), Yang (양) kaj Bu (부), eliris el la vulkana grundo apud la nuna ĉefurbo antaŭ pli ol 4000 jaroj. Ili trovis ĉe la marbordo grandan skatolon alportitan de la ondoj; en ĝi ili trovis tri belajn princinojn, bovojn, ĉevalojn, semojn, kaj tiel ili estigis kaj la popolon de Ĉeĝu kaj la agrikulturon.

Klimato redakti

La klimaton de Ĉeĝu mildigas la ĉirkaŭa maro: vintroj ne estas tro malvarmaj (kutime la temperaturo restas ĉiam super nulo) kaj someroj ne estas varmegaj (temperaturoj super 30°C okazas nur en kelkaj tagoj). Pluvoj tamen estas abundaj, ĉefe somere.

Memkompreneble, alte sur Hallasan povas esti malvarmete ankaŭ somere.

Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Oct Nov Dec Jaro
Avĝ alta temperaturo °C 8,3 8,9 12,2 17,3 21,3 24,7 28,8 29,5 25,6 21,1 15,8 10,9 18,7
Avĝ malalta temperaturo °C 3,0 3,1 5,6 9,8 13,9 18,2 23,0 23,8 19,7 14,5 9,4 5,0 12,4
Precipitaĵo mm 63 67 84 92 88 190 232 258 188 79 71 45 1457
Sunbrilaj horoj 73 100 160 195 218 175 203 205 169 180 129 92 1899
% Humideco 69 69 69 71 74 80 82 80 76 71 69 69 73
Fonto: Nacia Meteocentro de Ĉinio

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Ĉeĝu havas internacian flughavenon, tre proksiman al la ĉefurbo, Jeju-si (ĉ. 4km ĝis ĝia centro).

Pli ol 30 milionoj da pasaĝeroj alvenis aŭ foriris de tiu flughaveno en 2019.

Flugoj estas plejparte al/de Sudkoreio, sed estas multaj rektaj flugoj ankaŭ al Japanio kaj Ĉinio, kaj kelkaj al aliaj celoj en Orienta Azio.

Informoj troveblas rete ĉe www.airport.co.kr/jeju (koree, ĉine, japane kaj angle) aŭ ĉe la neoficiala retejo www.jeju-airport.com (nur en la angla).

Eniri ŝipe redakti

Ŝipoj kunligas kun Ĉeĝu la sudan parton de Sudkoreio.

La ŝipa vojaĝo de Mokpo aŭ de Yeosu daŭras ĉ. 5 horojn; de Wando 2-3 horojn.

Kelkaj retejoj kun informoj:

Eniri aŭte redakti

Multaj el la ŝipaj kunligoj estas faritaj per pramoj, do eblas kunporti aŭton.

Moviĝi redakti

Publika transporto redakti

 

Veturi aŭte redakti

Piediri redakti


Vidi redakti

 
Insulo Ĉeĝu
 
 
 


Fari redakti

1) Marŝi ĝis la pinto de la vulkano Hallasan

  Estas du ĉefaj vojoj, Gwaneumsa kaj Seongpanak
  Normalaj marŝantoj bezonas almenaŭ 8 horojn por supreniri kaj reveni.
  Estas devige lasi la altan parton de la monto tre frue post la tagmezo (depende de la sezonoj): nepre informiĝu!

(...)

Aĉeti redakti

 
  • Ŝtonaj avoj estas tipaj statuetoj el Ĉeĝu, plej ofte el bazalto (vulkana ŝtono). Oni faras ankaŭ kavajn statuetojn, pli malpezajn.
  • Hallabong estas la loka nomo de dekoponoj, abunde kulturataj en la insulo. Estas ankaŭ ĉokolado kun dekoponoj kaj alkoholaĵo el dekoponoj.


Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanto loĝado redakti

En la urbo, estas 0 gastigantoj de Pasporta Servo (2020/11).

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.