urbo en suda Barato
Tero > Eŭrazio > Azio > Suda Azio > Barato > Ĉenajo
Ĉenajo
Ĉenajo
Chennai, சென்னை
Lando Barato
Regiono Tamil-Nadu
Loĝantaro 4,6 milionoj (2011)

Ĉenajo (angle: Chennai, tamile: சென்னை), iam Madras, kun 4,6 milionoj da loĝantoj (7,5 kun la suburboj) estas la plej granda urbo en Suda Barato. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de la ŝtato Tamil-Nadu.

Kompreni redakti

Geografia skizo redakti

 
Mapo de Ĉenajo

Ĉenajo situas laŭ la sudorienta marbordo de Barato, banata de la Bengala Golfo.

Du riveroj trafluas la urbon:

  • je la norda parto - Kuvam (angle: KoovamCooum, tamile: கூவம் [ˈkuːʋʌm])
  • je la suda parto - Adjar (angle: Adyar, tamile: அடையார்).

Klimato kaj plej taŭga tempo por la vojaĝo redakti

La klimato de Ĉenajo estas varma kaj malseka.

La temperaturo kutime estas inter 20°C kaj 30°C vintre (de decembro al februaro) kaj inter 25°C kaj 40°C dum la plej varmaj monatoj (de aprilo al julio).

Pluvoj dependas de la nord-orienta musono, do estas tre abundaj en oktobro kaj novembro kaj sufiĉe abundaj de julio al decembro. Dum la ceteraj monatoj pluvoj estas tre malabundaj.

Do, la plej favora tempo por viziti Ĉenajon estas de januaro ĝis la unua duono de marto.

Lingvoj kaj religioj redakti

La plimulto de la loĝantoj (ĉ. 80%) estas tamiloj kaj parolas la tamilan, kiu, male al la hindia, ne apartenas al la grupo de hindoeŭropaj lingvoj. La tamila uzas sian signaron, malsaman de la hindia signaro.

Estas ankaŭ multaj (c. 10%) kiuj parolas la teleguan. Estas ĉ. 250mil fremduloj (ne baratanoj).

La vojaĝantoj trovos ofte homojn kiuj scipovas la anglan (eĉ tre bone); tamen multaj homoj ne kleraj ofte ne konas la anglan aŭ konas nur malmultajn vortojn.

Hinduismo estas la plej disvastiĝinta religio (ĉ. 80%). Islamismo (preskaŭ 10%) estas ankaŭ sufiĉe ofta. Kristanismo (ĉ. 8%) estas pli ofta ol en multaj urboj de centra kaj norda Barato.

Vidi redakti

Preĝejoj de diversaj religioj redakti

 
Baziliko de Sankta Tomaso

Estas en Ĉenajo pluraj historiaj preĝejoj kaj temploj de diversaj religioj.

Inter ili plej gravas:

  • Baziliko de Sankta Tomaso en Mylapore (ankaŭ: Santhome Church), kristana preĝejo kaj nacia sanktejo, konstruita super la tombo de la apostolo sankta Tomaso, kiu mortis martire en monteto apud la nuntempa Ĉenajo en la 1-a jarcento. Pluraj preĝejoj ekzistis ĉi tie; la nuna estis konstruita en 1883 de la angloj anstataŭ antaŭa preĝejo farita de la portugaloj eble en la 16-a jarcento.
 
Granda Moskeo
  • Granda Moskeo en Triplicane, islama preĝejo konstruita en 1795 memore de Nawab Muhammad Ali Walajah. Ĝi havas du minaretojn. En la ĉirkaŭa areo estas la tomboj de pluraj famaj islamaj eminentuloj.
 
Ĉefa enirejo de la templo Kapaliŝŭarar
  • Templo Kapaliŝŭarar (Kapaleeswarar) en Mylapore, hindua preĝejo. Ĝi estis konstruita verŝajne en la 8-a jarcento, sed la nuntempa aspekto datiĝas je la 17-a jarcento. La templo honoras la diinon Karpagambal, unu el la formoj de Parvati, edzino de Ŝiva. La ĉefa enirejo (gopuram) estas alta 37m kaj tre riĉa je detalaj figuroj. Apude estas arta banejo, uzata ĉefe por la festivalo Thaipusam en januaro/februaro.






Aliaj historiaj konstruaĵoj redakti

  • Fortikaĵo Sankta-Georgo (Fort St. George), norde de la rivero Kuvam, konstruita da la angloj en la 17-a jarcento.

Muzeoj redakti

(... listo farenda ...)

Naturaj vidindaĵoj redakti

 
La sablejo Marina estas vasta sablejo, tre proksima al la urbo
  • La sablejo Marina (angle: Marina Beach, tamile: மெரீனா கடற்கரை Merīṉā kaṭaṟkarai) estas vasta sablejo laŭ la ebena marbordo, longa ĉ. 13km kaj larĝa ĝis 400m. Ĝi estas sufiĉe proksima al la urbocentro. Ĉenajanoj vizitadas ĝin ne nur por banoj sed precipe kiel parko kie oni promenas, renkontas amikojn kaj ĝuas karuselojn.

Manĝi redakti

La tamila kuirado estas simila al la kuirado de la diversaj ŝtatoj de Suda Barato, kun kelkaj distingoj. Ĝi estas pli malproksima de la kuirado uzata en Norda Barato, estas tamen pluraj komunaj aspektoj ankaŭ kun ĝi.

Tre oftaj (sed ne devigaj en ĉiu manĝo) estas:

  • rizo
  • lentoj kaj fazeoloj (ofte kremaj)
  • papriko
  • tipaj saŭcoj (inter kiuj saŭcoj de kokoso)

Oni manĝas tradicie nur per la dekstra mano, sen manĝiloj.

Estas menciinda ankaŭ la sudhinda kafo.

Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!