| ||
Lando | Svislando | |
Regiono | Kantono Lucerno | |
Loĝantaro | ĉ. 75mil | |
Alto | ĉ. 450m |
Lucerno (germane Luzern, france Lucerne, itale kaj romanĉe Lucerna) estas la ĉefurbo de la samnoma kantono en Svislando. Ĝi kuŝas sur la bordo de la Kvarkantona Lago, ĉe la piedo de la monto Pilato.
Kompreni redakti
Historio redakti
En la loko kie hodiaŭ situas Lucerno, estis fondita en la jaro 710 la monaĥejo Sankt Leodegar, kiu ankoraŭ staras en la urbo, kvankam ne plu kun la origina konstruaĵo. La ĉirkaŭaĵo nomiĝis laŭ la mezepokaj dokumentoj Luciaria (latine: "enhavanta ezokojn").
Nur ĉirkaŭ en 1180 estis fondita ankaŭ la urbo, apud la monaĥejo. Ĝi prosperis pro la proksimeco al la grava komerca vojo kiu pasis la Alpojn tra Sankt-Gotardo. (Estas notinde ke tiu vojo iĝis irebla per ĉaroj nur post la konstruo de la "Diabla Ponto" super la rivero Reuss en 1230; la Romianoj uzis aliajn montopasejojn.)
En 1332 Lucerno aliĝis la Svisa Ĵurkomunumo, kreita en 1291 de la tri kantonoj Urio, Ŝvico kaj Untervaldo. Poste, aniĝis al la federacio Zuriko kaj aliaj urboj kaj lokoj, kreante la fruan Svislandon.
En la 16-a jarcento multaj svisaj urboj akceptis la protestantan Riformacion, sed Lucerno, kiel kelkaj montaraj kantonoj, restis katolika. Pro tio, okazis militoj inter la katolikaj kaj la protestantaj kantonoj (1531, 1656, 1712) kun malegalaj rezultoj.
Hodiaŭ Lucerno estas ĉefurbo de la samnoma kantono, unu el la 26 kantonoj de la Svisa Konfederacio.
Klimato redakti
Vintroj estas malvarmaj, sed ne aparte malvarmaj: ofte la temperaturo superas nulon dum la plej varmaj horoj eĉ en januaro. Someroj estas varmaj, sed ne varmegaj, kun malvarmetaj noktoj (minimuma temperaturo kutime sub 15°C).
Pluvas en ĉiuj sezonoj, sed pli abunde somere. Kutime, januaro enhavas 9-10 tagojn kun pluvo aŭ neĝo, julio 12-13.
Aliri redakti
Aliri avie redakti
La plej proksima flughaveno estas en Zuriko (ĉ. 70km). De tiu flughaveno eblas atingi Lucernon aŭte, buse aŭ trajne (estas oftaj trajnoj).
Aliri trajne redakti
Estas oftaj trajnoj al Lucerno, ankaŭ sen ŝanĝoj:
- de Zuriko (ĉ. 50min)
- de zurika flughaveno (ĉ. 1h10)
- de Bazelo (1h - 1h30)
- de Genevo (ĉ. 3h)
Aliri buse redakti
Aliri aŭte redakti
Aliri ŝipe redakti
Eblas atingi Lucernon ŝipe de la ceteraj urbetoj kuŝantaj ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago.
Hortabeloj kaj pluaj informoj estas troveblaj ĉe la retejo de SVG (germane, france, angle).
Aliri bicikle redakti
Lucerno situas ĉe la kruciĝo de du gravaj naciaj biciklovojoj de Svislando, la numero 3 (Bazelo-Chiasso, svisa sekcio de Eŭrovelo-5, Londono-Brindizio) kaj la numero 9 (Montreux-Rohrschach); ankaŭ la numero 4 estas proksima. Informoj haveblas ekzemple ĉe Schweizmobil, en 4 lingvoj.
De Bazelo al Lucerno per la numero 3 estas ĉ. 110km (la nacia vojo montras 2 etapojn). De Ĝenevo al Lucerno per la numero 1 + numero 9 estas ĉ. 355 km, tre bela vojo tra montoj kaj lagoj (7-8 etapoj; la vojo grimpas du fojojn super 1000m).
Aldone estas multe da pli malgravaj biciklovojoj.
Aliri piede redakti
Moviĝi redakti
Piediri redakti
Lucerno ne estas granda urbo, do eblas kutime atingi piede ĉiujn deziratajn lokojn. Nur malmultaj turismaj celoj bezonas pli ol 20 minutoj de la centro.
Bicikli redakti
Eblas pruntepreni biciklojn (ankaŭ kun elektra helpilo) ĉe la Centra Stacidomo kaj aliloke, aŭ partumi biciklon. Informoj troveblas ekzemple ĉe retejoj Rent-A-Bike (germane france angle), Schweitzmobil (germane france itale angle), NextBike (germane angle).
Publika transporto redakti
Veturi aŭte redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Boati sur la lago.
Atingi la pinton de la monto Pilato per kablovojo aŭ dentostanga trajneto (aŭ eĉ piede, se vi emas!).
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti